Knock, aŭ La Triumfo de Medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Knock)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Knock, aŭ La Triumfo de Medicino
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jules Romains
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro komedio
vdr

Knock, aŭ La Triumfo de Medicino estas satira teatraĵo pri moderna medicino de 1923, en la franca, verkita de Jules Romains. Ĝi estas komedio en tri aktoj, kaj estis ludita la una fojo la 15-a decembro 1923 en Théâtre des Champs-Élysées, aranĝita de Louis Jouvet. La verko estis adaptita por filmoj kaj televido, kaj ankaŭ tradukita al Esperanto.

Pierre Corret tradukis la verkon al Esperanto, kaj la traduko estis publikigita en 1932 (80 paĝoj). La verko estis ludita dum la 24-a Universala Kongreso en Parizo, 1932.[1] La esperanta versio estis reeldonita aŭgusto 2020 fare de Monda Asembleo Socia.[mankas fonto] Enciklopedio de Esperanto citas la gazeton Esperanto[1] pri la teatraĵo:

"Temas pri unu malnovmoda kaj unu modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas. La traduko estas tute klasika, ortodoksa." – G. S., Esperanto, 1932, paĝo 165.

Laŭ la angla Vikipedio, versio nomita Doctor Knock estis montrita je televido de BBC Television, dissendita de Alexandra Palace, jam 1938, en la 13-a januario – do kiel multe frua televido-dissendo. Ankaŭ laŭ angla Vikipedio, la teatraĵo estis ludita en Dublino en 1932, kun scenejaĵoj kaj kulisoj desegnita de 16-jaraĝa Orson Welles.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉu ni diru la laŭdojn, kiujn meritas tiu ĉi bela traduko de verko preskaŭ universe konata pro la persono mem de sia aŭtoro, kaj nun, post la Universala Kongreso de Esperanto, vere universale konata kaj aŭdata. La sukceso kiun la internacia ludantaro en Parizo akiris apud la internacio publiko, kaj kiu entiuziasmigis la aŭtoron mem, kiu ĉeestis, estas garantioj pri la taŭgeco de tiu ĉi traduko, pri kiu cetere la nomo de D-ro Corret jam sufiĉe garantias. Do ankaŭ verko, kiun ĉiu Esperanlisto deziros havi en la libroŝranko. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Knock el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]