Knock, aŭ La Triumfo de Medicino
Knock, aŭ La Triumfo de Medicino | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jules Romains |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | komedio |
Knock, aŭ La Triumfo de Medicino estas satira teatraĵo pri moderna medicino de 1923, en la franca, verkita de Jules Romains. Ĝi estas komedio en tri aktoj, kaj estis ludita la una fojo la 15-a decembro 1923 en Théâtre des Champs-Élysées, aranĝita de Louis Jouvet. La verko estis adaptita por filmoj kaj televido, kaj ankaŭ tradukita al Esperanto.
Pierre Corret tradukis la verkon al Esperanto, kaj la traduko estis publikigita en 1932 (80 paĝoj). La verko estis ludita dum la 24-a Universala Kongreso en Parizo, 1932.[1] La esperanta versio estis reeldonita aŭgusto 2020 fare de Monda Asembleo Socia.[mankas fonto] Enciklopedio de Esperanto citas la gazeton Esperanto[1] pri la teatraĵo:
- "Temas pri unu malnovmoda kaj unu modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas. La traduko estas tute klasika, ortodoksa." – G. S., Esperanto, 1932, paĝo 165.
Laŭ la angla Vikipedio, versio nomita Doctor Knock estis montrita je televido de BBC Television, dissendita de Alexandra Palace, jam 1938, en la 13-a januario – do kiel multe frua televido-dissendo. Ankaŭ laŭ angla Vikipedio, la teatraĵo estis ludita en Dublino en 1932, kun scenejaĵoj kaj kulisoj desegnita de 16-jaraĝa Orson Welles.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Knock el la Enciklopedio de Esperanto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ero pri la esperanta traduko en la katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Ero en la katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (origina, franclingva verko)