Kod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la planglingvo Kod. Tamen kod estas ankaŭ kodo de alia lingvo laŭ normo ISO 639-3.

Kod estas planlingvo proponita de Johann Vielberth en 2000. La projekto ne estas prezentita kiel lingvo, sed nur kiel "kodo". Laŭ la aŭtoro, oni devas "nur" ŝanĝi la gramatikajn markojn (afiksojn, fleksiojn, ktp.) de sia gepatra lingvo per vortetoj de Kod, kaj, ankaŭ, la multsencan vortprovizon de naturaj lingvoj per unusensa votprovizo de Kod.

Vere, ĝi estas izolanta apriora lingvo. La aŭtoro diras ke Kod ne havas "gramatikon" nur ĉar ĝi ne havas fleksion aŭ aglutinon.

Ĝi uzas propran alfabeton, sed oni preskaŭ rezignis pri ĝi en 2005.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]