Koiĉiro Genba
Etoso
Koiĉiro Genba (japane 玄葉 光一郎, laŭ la anglalingvo transskriba sistemo Hepburn Kōichirō Genba, naskiĝis la 20-an de majo 1964 en Tamura, gubernio Fukuŝima, Japanio, do nun 60-jara, estas japana politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Japanio (民主党 [minŝutō]) kaj deputito de la unua parlamenta ĉambro Ŝugiin (japane 衆議院). Ekde la 2-a de septembro 2011 li estas la nuna ministro pri eksteraj rilatoj de Japanio, en ministraro gvidata de la ĉefministro Joŝihiko Noda.