Kolekta karto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komerca kolekta karto de futbala stelulo Diego Maradona eldonita por la FIFA Mondpokalo de 1986

Kolekt(ebl)a karto aŭ foje komerckarto estas malgranda karto, kutime farita el dika papero aŭ maldika sed glata kartono, sur kiu estas presita bildo de certa persono (famulo), bildo de loko, aŭ objekto (imaga aŭ reala) kaj mallonga priskribo de la bildo laŭlonge kun pliaj informoj. Estas granda vario de kolektaj kartoj, laŭ la grafika naturo de la bildo, la artaĵo de la karto kaj ĝia temo, kaj eĉ la materialo el kiu ĝi estas farita.

Unu el la ĉefaj temoj de komerckartoj estas sportoj, kaj komerckartoj kun bildoj de ekzemple atletoj: basballudistoj, kaj futbalistoj, aliaj famuloj aŭ eĉ fantaziuloj, estas precipe popularaj, kutime la bildo estas akompanata kun mallonga priskribo krom la nomo (statistikotrivialaĵo) [1].

Ekzistas ankaŭ kolektaj kartoj pri aliaj temoj, inkluzive de: bildstrioj, komiksaj roluloj, televidseriojfilmaktoroj, kaj specialaj aŭtografkartoj (kun la aŭtografo de fama persono).

Verŝajne la fenomeno komencis kiel merkatigo de komerco kaj amaskonsumado, kuraĝigante la regulan kaj oftan aĉetadon de konsumeblaĵoj (kiel cigaredojmaĉgumo). La kartoj estas aŭ aĉetitaj rekte el la fabrikanto, kiu metis hazardan kartaron en pakaĵo de vendaĵo, aŭ en butikoj kiuj vendas tiajn produktojn, kaj homoj (kutime infanoj sed ne ekskluzive) kiuj kolektas tiajn kartojn interŝanĝas inter ili aŭ ankaŭ aĉetas kartojn unu de la alia. Foje la kartoj estas faritaj kiel glumarkoj kiuj povas esti gluitaj en specialajn kolektantalbumojn, kaj ofte tiaj glumarkoj estas faritaj tiel ke ili ankaŭ povas esti forigitaj de la albumo denove.

Kartalbumo kun pedagogia celo pri la Malnova Testamento.

Tiu sistemo de kartalbumoj ebligas le eldonon de kolektoj kun preciza nombro de kartoj, kaj unu el la celo de la kolektanto estas finkompletigi la kolekton algluante la fine akiritan karton; tamen tiu estis truko de komercistoj kiuj eldonis malpli grandan nombron el kelkaj kartoj, tiel ke la kolektantoj devis pene multe aĉeti jam havintajn kartojn ĝis akiri la rarajn finajn kartojn. Alia kuriozaĵo de tiu sistemo estas la eldono de kolektoj intencitaj kun pedagogiaj celoj.

Simile al ludkartoj, eĉ kolektaj kartoj foje estas uzitaj por disversaj vetludoj. Elstara ekzemplo de amaskolektado kiu furoris en la 1980-aj jaroj en multaj landoj de la mondo estis la Rubujo-Infanoj (angle Garbage Pail Kids) [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baseball Card History, News, and Reviews. CardboardConnection.com. The Cardboard Connection. Arkivita el la originalo je 1 September 2012. Alirita 16 May 2012.
  2. The History of Cartophily. Arkivita el la originalo je May 23, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]