Kolomano Lisznyai Damó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolomano Lisznyai Damó
Gravuraĵo pri Kolomano Lisznyai Damó el 1863
Gravuraĵo pri Kolomano Lisznyai Damó el 1863
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1823 (1823-10-13)
en Herencsény
Morto 12-an de februaro 1863 (1863-02-12) (39-jaraĝa)
en Buda
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kolomano LISZNYAI DAMÓ [lisnjai], hungare Lisznyai Damó Kálmán (naskiĝis la 13-an de oktobro 1823, en Herencsény) estis poeto, ano de Dekopo kune kun Sándor Petőfi.

La gepatroj devenis el Transilvanio, el Lisznyó. Kolomano frekventis la mezlernejon en Losonc, baldaŭe li studis en Pozsony kaj en Eperjes. En 1843 li parlamentadis en la tiama ĉefurbo Pozsony, kie li amikiĝis kun Sándor Petőfi kaj li iĝis advokato. En 1847 en Pest li aniĝis en poeta grupo "Dekopo". Dum la revolucio li mem, kiel delegito deklaris en Kolozsvár Union de Hungarujo kaj Transilvanio. Lia parolo famiĝis:

"Ni estas agloj de pustoj, vi estas agloj de montegoj"

Komence de la militado li soldatiĝis. Tiu okupiĝo daŭriĝis post fiasko de la liberecbatalo, jam en armeo de Habsburgoj en Tirolo kaj en Schleswig. En 1851 li revenis al Pest por literaturadi. La morto okazis la 12-an de februaro 1863, postlasinta edzinon kaj 2 filojn.

Liaj poemoj aperis precipe en konataj revuoj.