Kombinaĵo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj
Aspekto
Kombinaĵo de ses kvinlateraj kontraŭprismoj | |
Plia nomo | UC27 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 120 |
Edroj | 60 trianguloj, 12 kvinlateroj |
Komponantoj | 6 kvinlateraj kontraŭprismoj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | 5-obla kontraŭprisma D5d |
En geometrio, kombinaĵo de ses kvinlateraj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per enskribo en dudekedro de unu kvinlatera kontraŭprismo en ĉiu el la ses eblaj vojoj, kaj tiam turno de ĉiu per 36 gradoj ĉirkaŭ ĝia akso kiu pasas tra la centroj de du ĝiaj kontraŭaj kvinlateraj edroj.
Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj.
Karteziaj koordinatoj
[redakti | redakti fonton]Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de
- (±(3+4τ), 0, ±(4−3τ))
- (±(2−4τ), ±5τ, ±(1−2τ))
- (±(2+τ), ±5, ±(4+2τ))
kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kombinaĵo de 6 kvinlateraj prismoj (I)
- Kombinaĵo de 12 kvinlateraj prismoj (Ih)
- Kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj prismoj (I)
- Kombinaĵo de 12 stelokvinlateraj prismoj (Ih)
- Kombinaĵo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj (Ih)
- Kombinaĵo de 12 kvinlateraj kontraŭprismoj kun turna libereco (Ih)
- Kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj kontraŭprismoj (I)
- Kombinaĵo de 12 stelokvinlateraj kontraŭprismoj (Ih)
- Kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj (Ih)
- Kombinaĵo de 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco (Ih)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.