Komisarejo pri atoma energio
Komisarejo pri atoma energio kaj alternativaj energioj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Tipo | Kerna energio Nacia defendo Telekomunikado Scienca esplorado | |
Fondodato | 1945 | |
Sidejo | Parizo (socia sidejo) kaj Gif-sur-Yvette (administra sidejo) en Francio | |
Estro | François Jacq | |
Dungitaro | 32 000 | |
Retejo | http://www.cea.fr/ | |
La Komisarejo pri atoma energio kaj alternativaj energioj (france: Commissariat à l'Energie Atomique, CEA ) estas franca institucio pri scienca esplorado de tiuj fakoj : la energio, la nacia defendo, la telekomunikado, la naturscienco, la vivosciencoj kaj la sano[1]. Antaŭe, la centrejo estis nomita Komisarejo pri atoma energio (CEA). En 2010, ĝi poste ŝanĝis sian nomon por inkluzivi la fakon de la alternativaj energioj.
La ĉefaj centrejoj de scienca esplorado situas en la urboj Saclay, Fontenay-aux-Roses, Marcoule, Cadarache kaj Grenoblo. La centrejo CEA de Saclay situas en la aro de la teknologiaj industriejoj, kiu estas nomita Paris-Saclay. La centrejo CEA de Grenoblo lokiĝas en la aro de la sciencaj industriejoj, kiu estas situita en la nordo de Grenoblo[2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ĉu la lasero malkovros la sekretojn de la fiziko ? (france) (2015-07-11).
- ↑ La centrejoj de CEA (france).