Kompara literaturscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komparata literaturo)

Kompara literaturscienco estas kritika studado pri la literaturoj de du (aŭ pli) malsamaj lingvaj regionoj, kaj ankaŭ de malsamaj komunikiloj kaj tipoj de artoj. Povas esti komparataj diversaj kulturaj eroj, kiel la muziko, la pentrado, la kinarto..., aŭ eĉ la parola literaturo kun la skriba literaturo. Same oni povas skizi la evoluon de literaturaj temoj, roluloj, scenejoj, mesaĝoj ktp., per la trasplorado de diversaj verkoj ĉu de sama epoko kaj lingvo ĉu de diversaj epokoj aŭ lingvoj.

La praktiko de tia disciplino neprigas la scipovon de pluraj lingvoj kaj konojn pri pluraj universitataj fakoj. Pro sia pluraspekta naturo, la kompara literaturscienco emigas al interŝanĝoj inter fakoj kaj studlokoj.

Tre specifa branĉo de kompara literaturscienco estas tiu, kiu rilatas al la literaturo verkita en Esperanto aŭ tradukita en tiun lingvon, ĉar oni supozas, ke tiu lingvo ne parolatas socie en iu ajn loko de la mondo kaj pro tio estas sendependa de normala ĉiutaga socia vivo.

Kelkaj famaj universitatoj pri kompara literaturoscienco[redakti | redakti fonton]

Kelkaj grandaj nomoj de la kompara literaturoscienco[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Walter Cohen, A History of European Literature: The West and the World from Antiquity to the Present, Oxford University Press, 2017
  • Cesar Dominguez and others, Introducing Comparative Literature, Routledge, Taylor & Francis Group, 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]