Komuna lernolibro pri Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komuna lernolibro estas instrua manlibro kiu estas komuna al pluraj lernejaj sistemoj t. e. pluraj landoj. Tiaj lernolibroj oftege temas pri historio kiu certe estas la plej "politka" fako. Plejofte tiaj lernolibroj estas komunaj al landoj kiu plurfoje konas militojn aŭ ĥaosan historion. Tiel la libro instigas lernantojn havi komunan konceptadon de la eventoj kiuj disŝiris iliajn landojn.

Projektoj pri komunaj lernolibroj pri Historio[redakti | redakti fonton]

Germana-Franca[redakti | redakti fonton]

Komuna lernolibro germana-franca eldoniĝis pro lernojaro 2006-2007 sub la titolo Histoire/Geschichte. La projekto kunigis la eldonejoj Ernst Klett Verlag (Stuttgart) kaj Nathan (Paris).

La unua volumo kies subtitolo estas Eŭropo kaj la mondo ekde 1945 enhavas kvin partoj :

  • Memoroj de la dua mondmilito kaj la periodo 1945-1949
  • Eŭropo inter Usono kaj Sovetio de 1949 ĝis 1989
  • Eŭropo en la mondo de 1989 ĝis hodiaŭ
  • Teknikaj, ekonomiaj sociaj, kaj kulturaj transformoj ekde 1945
  • Germanoj kaj Francoj ekde 1945

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Dua volumo eldoniĝis en 2008 kun subtitolo : Eŭropo kaj la mondo de la Viena kongreso ĝis 1945 :

franca Histoire / Geschichte - L'Europe et le monde du Congrès de Vienne à 1945, Éditions Nathan, Paris, 2008 - ISBN 978-3-12-416521-3

germana Histoire / Geschichte - Europa und die Welt vom Wiener Kongress bis 1945, Ernst Klett, Leipzig, 2008 - ISBN 978-3-12-416511-4

En 2008, du jarojn post la verkado, 80 000 kurslibroj estis venditaj[1].

kde la komenco, pluraj aliaj paroj de landoj diskutis la eblon krei du-nacian kurslibron, inkluzive de Ĉeĥio-Germanio, Pollando-Germanio[1] kaj Slovakio-Hungario [2].

Balkana[redakti | redakti fonton]

En 1997 komencis laboro de sesdek historiistoj por verki komunan lernolibron pri Historio. La laboron financis Center for Democracy and Reconciliation in Southeast Europe. En 2003, kvar lernolibroj eldoniĝis pri diversaj periodoj :

  • La otomana Imperio
  • Nacioj kaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo
  • La balkanaj militoj
  • La dua mondmilito

Ĉe la retejo de CDRSEE Arkivigite je 2008-05-12 per la retarkivo Wayback Machine eblas elŝuti senpage la librojn en sep lingvoj (angla, greka, makedona, albana, serba, kroata kaj bosna).

Korea-Ĉina-Japana[redakti | redakti fonton]

Komuna Historio - "Historio instruas al ni, kion niaj pranepoj devas lerni de ni, kaj kion ili ne devas ripeti" [3]

La historio instruas al niaj pranepoj, kiel vivi. Por tiu celo, estas tute necese ke historio devas esti skribita sendistorde kaj senkaŝe iajn partojn, inkluzive fierindaĵojn kaj hontindaĵojn de niaj prapatroj. Fierindaĵojn ni instruas al niaj pranepoj, por ke ili fiere ripetu kaj sekvu tion. Kaj hontindaĵojn ni instruas al niaj pranepoj, kion eviti por vivi pli feliĉan vivon, pace kun najbaroj.

Pro la geografia proksimeco, Ĉinio, Japanio kaj Koreio intime interrilatadis historie, kaj pro tio foje konfliktoj okazis inter la tri landoj. Por paca kaj harmonia kunvivado, ni bezonas historilibron komunan al la tri landoj. Sed ĝisnunaj lernolibroj de historio eldonitaj de respektivaj landaj aŭtoritatoj estis skribitaj surbaze de nacia intereso, kaj multaj historiaj eventoj estas interrefutitaj.

Pro tio, 42 pacamaj historiistoj en la tri landoj (17 ĉinoj, 13 japanoj, 12 koreoj), nome de la Redaktokomitato de la Lernolibro pri la Komuna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, eldonis libron, "Historio por Malfermi la Estontecon - Moderna Historio de la Orientaziaj Tri Landoj", en 3 lingvoj (ĉina, japana, korea) en 2005.  

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(Esperanto) Historio por malfermi estontecon, moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreo (reta versio Arkivigite je 2018-02-07 per la retarkivo Wayback Machine)

Israela-Palestina[redakti | redakti fonton]

En Israelo ekzistas la libro Historio de aliulo kies celo estas prezenti la du vidpunktoj de tri gravaj eventoj ĉe la sama paĝo :

Fakte, je strikta senco, tiu libro ne estas "komuna lernolibro" ĉar ĝi ne prezentas komunan vidpunkto pri historia periodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (franca) Le Figaro - Actualités : Le manuel d'histoire franco-allemand : un modèle (gazeto Le Figaro - Aktualaĵoj : manlibro pri la franc-germana historio) : modelo.
  2. (angla) Party of the Hungarian Coalition - The Slovak-Hungarian History Textbook In Preparation Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (Partio de la hungara koalicio - la slovaka-hungara historia tekstlibro en preparo).
  3. Lee, Chong-Yeong, Instruo de historio (arkivo), alirita la 6-an de februaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]