Samtgemeinde Lathen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Lathen)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Samtgemeinde Lathen
Blazono
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Koordinatoj 52°52′0″N 07°19′0″O  /  52.86667°N, 7.31667°O / 52.86667; 7.31667 (Samtgemeinde Lathen) (mapo)Koordinatoj: 52°52′0″N 07°19′0″O  /  52.86667°N, 7.31667°O / 52.86667; 7.31667 (Samtgemeinde Lathen) (mapo)
Alto super la marnivelo 33 m
Areo 165,7 km²
Loĝantaro 11623 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Poŝtkodo 49762
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 034545404
Subdivido 6 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Karl-Heinz Weber
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Große Str. 3
49762 Lathen
Oficiala retejo http://www.lathen.de/
Information icon.svg
vdr

Samtgemeinde Lathen estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland, rekte ĉe la limo al Nederlando. Administra centro estas la komunumo Lathen. Fine de decembro 2017 la komunumaro sume havis 11623 loĝantojn.

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2017 inter krampoj):

S-G Lathen.png

  1. Fresenburg (926)
  2. Lathen (6478)
  3. Niederlangen (1234)
  4. Oberlangen (961)
  5. Renkenberge (696)
  6. Sustrum (1328)
situo de la komunumaro ene de la distrikto

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Lathen konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo okcidente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumaro atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31. Lathen estas konata pro tiea testotrako de la glistrajno Transrapid.


la eksperimenta trajno Transrapid testiĝas en la komunumaro kaj en la najbara komunumaro Dörpen