Konĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konĝu
urbo en Sud-Koreio • urbego • setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102 960  (2022) [+]
Loĝdenso 109 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 27′ N, 127° 7′ O (mapo)36.455555555556127.12472222222Koordinatoj: 36° 27′ N, 127° 7′ O (mapo) [+]
Areo 940,71 km² (94 071 ha) [+]
Konĝu (Suda Koreio)
Konĝu (Suda Koreio)
DEC
Konĝu
Konĝu
Situo de Konĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gongju [+]
vdr

Konĝu (koree 공주시, laŭ ĉinaj literoj 公州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Konĝu situas en la meza-okcidenta landparto en montara regiono.

Fortikaĵa enirejo en Konĝu
Laboratorio pri higieno de bestoj en Konĝu

Historio[redakti | redakti fonton]

Konĝu antaŭ Kristo estis nomita Unĝin kaj estis ĉefurbo de regno. En 538 ĉesis la ĉefurba statuso, tamen ĝi restis grava centro ĝis 660. La nuna urbo naskiĝis en 1995. En 2004 estis proponita plano redoni la ĉefurban statuson (anstataŭ Seulo). Iom poste la Konstitucia Tribunalo juĝis ĝin kontraŭkonstitucia.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Konĝu havas gravan fervojan stacidomon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La najbaraj montoj protektas Konĝu de la nordaj ventoj, do la klimato ĉi tie estas iom pli varma, ol en aliaj urboj en la provinco. La meza somera temperaturo estas 23,3 °C, la meza vintra temperaturo estas ĉirkaŭ 1 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Konĝu
  • budhismaj heredaĵoj
  • nacia muzeo (1972)
  • fortikaĵo
  • memorturo pri la revolucio

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans