Saltu al enhavo

Konrád Aba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrád Aba
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de majo 1897(nun 1897-05-29)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Veprőd
vdr

Konrád Aba, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Aba Konrád estis hungara oficiro, juristo, ministeria oficisto. Lia origina familia nomo estis Keszler [kesler] ĝis 1929, poste li prenis familian nomon de la edzino.


Konrád Aba[1] naskiĝis la  29-an de majo 1897(nun 1897-05-29) en Veprőd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kruŝĉicj en Serbio), li mortis en nekonata tempo kaj loko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Konrád Aba maturiĝis en cisterciana gimnazio en Baja en 1915, poste li studis lernojaron en Scienca Universitato de Budapeŝto, pli poste en 1916 li diplomiĝis en rezerva oficirlernejo. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed en 1917 li militkaptitiĝis. Hejmenveninta li estis oficiro, sed en 1924 li akiris licencon pri milita juĝisto. Post la licenco li estis vicprokuroro, poste inter 1928-1945 oficisto en la ministerio, en 1946 lia posteno estis forigita, eĉ en 1951 li estis deportita al Tiszasüly. Li edziĝis dufoje. Li ricevis titolon "vitéz" en 1929.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A katonai házassági óvadék biztosítása ingatlanokkal. (1933)
  • Bírósági és közigazgatási levonások katonai vonatkozásban. (1935)
  • Katonatiszti nősülés és házassági óvadék. (1937, 2-a eldono: 1944)
  • A háborús közkegyelmi rendelet… a katonai érdemeket szerzett egyének kegyelemben részesítése tárgyában. (1944)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.