Konvento magdalena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Altenburg Magdalenenstift.JPG

Konvento magdalena (germane: Magdalenenstift) estas monumentprotektitaĵo en la centro de Altenburg, Germanujo kaj sidejo de Fondaĵo Ev.-Luth. Magdalenenstift.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo[redakti | redakti fonton]

Magdaleno Sibilo (Saksio-Altenburg)

En la jaro 1665 volis duko Frederiko Vilhelmo la 2-a (Saksio-Altenburg) antaŭzorgante pro la edzino Magdaleno Sibilo konstruigi vidvinan palacon en Altenburg. Do li elektis malgrandan monton kontraŭe al Kastelo je Altenburg; Magdaleno havu ĉiam antaŭokule la kastelon kvazaŭ. Samjare komenciĝis la grundaj mezuroj kaj eĉ konstruiĝis la kvadrataj fundamentoj kiam en la 6.1.1668 mortis la dukino. La daŭro konstrua tuj ĉesis kaj la loko uzitis por deponi grenojn.

En 1702 la pietisma aktivulino Henriette Catharina von Gersdorff kontaktis la dukon Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) petante je helpo en la konstruo de dama konvento protestantisma. Tie nobelaj kapitulinoj, do malnuptitaj damoj, vivu kaj edukatu nobelaj infanoj laŭ protestantismaj ideoj. Senhezite lia duka moŝto ardis por tiu ĉi bona projekto donaconte terenon konstruan. Komenciĝis la laboroj en 1703 kaj jam en la 4.12.1705 okazis la solena inaŭguro. De tiam la tradicio konventa neniam interrompitis.[1]

Konventaj funkcioj ekde 1705[redakti | redakti fonton]

Ekde 1705 Magdalena konvento plenumis pli ol du jarcentojn la rolon de internejo kaj porknabina lernejo por junaj nobelinoj. Akceptiĝantaŭkondiĉoj estis aĝo de mininume sep jaroj; restado eblis ĝis la aĝo de 17 jaroj. La triklasan instruon kaj la trejnon faris la konventa paroĥestro, instruistoj urbaj kaj enkonventaj damoj. Pligrandiĝis daŭre la ensemblo. En 1708 estiĝis la Tombokapelo, en 1710/11 la unua paroĥejo, en 1820 la Dama domo, en 1866/67 novkonstruo de la paroĥa domo, en 1870/71 la konventa preĝejo, en 1878 la unuigdomo, en 1890/91 la nordorienta alo kaj en 1898 la sporthalo; la halo sporta en 1911 plialtiĝis. Detalan enrigardon en la lernejan vivon inter 1936 kaj 1938 donis Maria Wellershoff[2] Jam antaŭxe Franziska zu Reventlow skribis pri siaj spertoj en 1886/1887 en la aŭxtobiografia romano Ellen Olestjerne.[3] Paskon de 1938 enkondukitis en tuta Nazia Germanio nova lernejregularo. Por la Konvento magdalena signifis tio la neniigo de la klasoj; daŭrigo instrua post pasko de 1939 ne plu permesitis. Maria von Wedemeyer laboris en 1944 certan tempon kiel edukistino en la konvento sed ankaŭ la interneja strukturaro neniigitis en septembro 1944 laŭ ordono de goviestro Fritz Sauckel mem. Oni devigis fari ludonkontrakton kun la Lando Turingio kaj cedi la ĉambrojn al la t.n. Germana internejlernejo. Post la fino de la Dua mondmilito la fondaĵo ja konserviĝis sumetite en decembro 1945 al la t.n. Interna misio de Evangelia eklezio de Turingio. De 1946 gastigis la konvento ankaŭ la altenburgan biblisocieton kiu funkciis ĝis 1992 kaj inter 1948 kaj 1950 ankaŭ seminarion pluklerigon por katekistoj. Post la alveno de infanĝardeno en 1958 kaj la starigo de porblindula hejmo en 1961 venis novaj defioj. En 1970 neniigitis la internejo kaj du jarojn poste adiaŭitis la lasta prepostino Elisabeth Börger. Tamen ekzistas ankoraŭ hodiaŭ Societo de iamaj konventanoj.

La fondaĵo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

En niaj tagoj la Magdalena konvento estas sociala centro kun buntaj diakonio|diakoniaj taskoj. Inter 1999 kaj 2003 iĝis profundaj restaŭradlaboroj por unuigi historian ĉirkaŭaĵojn kun modernaj funkcioj.[4] La fondaĵo unuigas helpon kaj ofertojn por homoj de ĉiuj aĝoj. Inter ili estas ankaŭ maljunuloj kaj handikapuloj memkompreneble.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Magdalenenstift (Altenburg) en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jörg Bachmann Geschichte des Evang.-Luth. Magdalenenstift Altenburg
  2. Maria Wellershoff: Von Ort zu Ort: Eine Jugend in Pommern, 2010, p. 155 ss.
  3. Franziska zu Reventlow: Ellen Olestjerne, 1903.
  4. Jörg Bachmann Kroniko konventa ekde 1665
50.98666666666712.443333333333