Korea pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korea pigo
Korea pigo
Korea pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pica
Specio: P. (p.) sericea
Pica (pica) sericea
(Gould, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Korea pigo Pica (pica) sericea estas kutime konsiderata subspecio de la Eŭropa pigo kiu troviĝas en Orienta Azio. Ĝi estas komuna simbolo de la identeco de Koreio kaj estis adoptita kiel la "oficiala birdo" de multnombraj urboj, distriktoj kaj provincoj de Suda Koreio. Kompare al la Eŭropa pigo, ĝi havas markite pli mallongan voston kaj pli longajn flugilojn proporcie unu kun alia, kaj la dorso kaj vosto montras fortan purpuran kaj apenaŭ verdan brilon.

Ĵusa priserĉado komparanta DNA (Lee et al., 2003) indikas, ke ĉu ĉiuj specioj de la genro Pica estu konsiderataj rasoj de unu specio, aŭ la Korea pigo (eble inklude la Tibetan pigon P. (p.) bottanensis) necesas esti separata kiel diferenca specio, ĉar estis reprodukta izoliĝo dum longe eĉ pli ol ĉe la Flavbeka pigo de Nordameriko. Tiele depende de pli kompletigaj studoj la specifa scienca nomo de la specio devos aperi inter parentezoj indike, ke tiu birdo povas estis aŭ ne esti konsiderata diferenca.

Konsidere la fosiliajn restaĵojn de nordamerikaj pigoj (Miller & Bowman, 1956) ŝajnas, ke la evoluo de la Korea pigo kiel distinga stirpo startus konsiderinde pli frue ol malfrua Plioceno sugeste de Lee et al. (2003). Ĉar tiu kalkulo estis bazita nur sur molekula informo (kiu estas siavice maltaŭga por certigi evoluajn eventojn pli precize ol kelkaj ma), ŝajnas pli probabla, ke la Korea pigo iĝis diferenca tiom frue kiom antaŭ 5-4.5 ma. Ĉar la kalkulo de molekula diverĝo uzita de Lee et al. ne atentas la fakton ke pigoj estas longvivaj birdoj (signike ke la averaĝa reproduktado estas iom pli longa ol ĉe aliaj paserinoj), la plej bona klarigo estas ke iam okazis limigita genetika fluo antaŭ la komenco de la lasta periodo de glaciepoko antaŭ 2.5-2 ma.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lee, Sang-im; Parr, Cynthia S.; Hwang,Youna; Mindell, David P. & Choe, J. C. (2003): Phylogeny of magpies (genus Pica) inferred from mtDNA data. Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 250-257. COI:10.1016/S1055-7903(03)00096-4 PDF plena teksto