Koro-haltigisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koro-haltigisto
Origine Heartstopper
Koro-haltigisto
retrakonto • bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Alice Oseman
Lingvoj
Lingvo la angla
Eldonado
Eldondato 2019
Eldonejo Hachette
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Trajtoj
Temo GLAT
Ĝenro porjunula literaturo • GLAT-literaturo
vdr

Koro-haltigisto (angle Heartstopper) estas brita serio de grafikaj romanoj verkitaj de Alice Oseman. La serio, laŭdita pro sia traktado de temoj kiel samseksemo, toksaj rilatoj, genra identeco kaj malordoj de la manĝokonduto, estis tre sukcesa inter juna publiko, al kiu plaĉis la ebleco vidi sin spegulitan en la ĉefpersonoj.[1][2]

Origine, Koro-haltigisto estis publikigita kiel retkomikso ĉe socia retejo Tumblr en 2016. Ĝi poste estis publikigita ĉe Webtoon, samtempe kun fizika eldono presita danke al enreta kvestado kreita en Kickstarter. La brita eldonejo Hachette aĉetis la rajtojn kaj publikigis ĝin inter 2019 kaj 2020. En aprilo 2022 lanĉiĝis en Netflix samnoma televidserio, reĝisorita de Euros Lyn.[3][4]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ĉarli Spring estas elŝrankiĝinta geja junulo studanta en mezlernejo Truham. Li sidas apud Nik Nelson, la kutima atleto, kaj surprize ili rapide amikiĝas. Nik, siaflanke, ĉiam certis pri siaj sekspreferoj sed kiam li komencas pasigi tempon kun Ĉarli, li komencas senti ion, kion li neniam sentis antaŭe.

Ili establas ligon en kiu naiveco, revoj kaj memmalkovroj estas ŝlosilaj por la evoluo de rakonto, kiu memorigos pri la ekzisto de amoj, kiuj estas fragilaj kiel vitro kaj memorindaj kiel diamanto. Kun la hezitoj tipaj de adoleska amo, Koro-haltigisto spegulas la manieron senti de nuntempaj junuloj, per malfermita kaj natura vido de amo kaj seksa identeco, sen iam perdi delikatecon kaj emocion.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

Numero Titolo Ĉapitroj inkluzivitaj Dato de publikigo Eldonejo
1 Volumo 1 1–2 7-a de februaro 2019 Hachette
2 Volumo 2 3 11-a de julio 2019
3 Volumo 3 4 6-a de februaro 2020
4 Volumo 4 5–6 6-a de majo 2021
5 Volumo 5 7 7-a de decembro 2023
6 Volumo 6 8

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La reta studio Esperaĵo ekpublikigis en oktobro 2023 neoficialan Esperantan tradukon de la komikso sub la titolo Koro-haltigisto.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]