Kosmonaŭto
Kosmonaŭto (devenas de la greka κόσμος ("universo"), kaj ναύτης ("navigisto") estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco. La unua kosmonaŭto estis Jurij Gagarin (1961).
Kiam komenciĝis la vetkurado en spaco dum la malvarma milito, Sovetunio uzis la vorton "kosmonaŭto" kaj Usono "astronaŭto". Krome, diferencaj aliaj nacioj emas uzi siajn proprajn vortojn. Ekzistas, ekzemple, ĉina varianto "tajkonaŭto", aperinta el ĉina vorto "taikong" (spaco). La unua tajkonaŭto estis Yang Liwei, lanĉita en la 2003-a jaro. Poste ĉinoj lanĉis pluajn 2 kosmoŝipojn, en la lasta kosmoŝipo estis unua taŭkonaŭtino. Eŭropanoj preferas la ĝermon "spaconaŭto", sed ankoraŭ neniu spaconaŭto lanĉitas per eŭropa raketo. Rusoj daŭras uzi la sovetan varianton.
La unua kosmonaŭtino estas Valentina Tereŝkova (1963).
Famaj kosmonaŭtoj
- Buzz Aldrin
- William A. Anders
- Neil Armstrong
- Frank Borman
- Michael Collins
- Pavel Popoviĉ
- German Titov
Eksteraj ligiloj