Kousséri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kousséri estas grandurbo en Kameruno. Ĝi estas administra centro de la regiono. La iama araba vorto signifis: kasteloj.

Situo de Kousséri en Kameruno
Famuloj parolas en Kousséri en 2007

Bazaj informoj

Geografio

Kousséri situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Logone - (kiu estas ankaŭ landlimo de Ĉado) - en norda parto de la lando. En la alia bordo Nĵameno etendiĝas.

Historio

Kousséri apartenis al la Sao civilizacio ekde la 11-a jarcento. En la 16-a jarcento jam islama urbo kaj ĉefurbo de Bornu Imperio. En 1846 sultano de Bornu malvenkis en batalo ĉe Kousséri. En 1900 soldatoj de Sudano okupis la urbon, sed jam en la sama jaro la francoj okupis la urbon. Poste ili transdonis ĝin al la germanoj. Ili faris el la urbo administran kaj komercan urbon. Post la 1-a mondmilito la francoj revenis kaj nomumis la urbon Fort Foureau. Post la sendependiĝo en 1960 la urbo reprenis sian originan nomon. Baldaŭe rifuĝintoj alvenis el Ĉado.

Ekonomio

Kousséri konstante komercadas kun la najbara Nĵameno.

Trafiko

Kousséri havas 2 pontojn al Nĵameno.

Klimato

En Kousséri tropika kaj dezerta klimato regas. La temperaturo varias inter 15-42 °C. Jare pluvas po 56 mm. En julio-aŭgusto pluvas, en la ceteraj monatoj neniam aŭ apenaŭ.

Fontoj

  • Angla, franca kaj germana Vikipedioj