Kroata nacia teamo de futbalo
Kroatio | ||
---|---|---|
asocio | Hrvatski nogometni savez Kroata Futbal-Federacio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Slaven Bilić | |
golreĝo | Davor Šuker (45) | |
stadiono | Stadion Maksimir Maksimir Stadiono | |
FIFA kodo | CRO | |
unua matĉo | Kroatio 4-0 Svislando 1940 | |
plej granda gajno | Kroatio 7-0 Andoro 2006 | |
plej granda perdo | Nazia Germanio 5-1 Kroatio 1942 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 3 (unua en 1998) | |
plej bona rezulto | Tria pozicio 1998 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 3 (unua en 1996) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 1996 kaj 2008 | |
La kroata nacia teamo de futbalo estas la oficiala futbalista teamo de la sudorienteŭropa lando Kroatio. La ĝis nun plej granda sukceso de la teamo estis la tria loko kadre de la Futbala Mondpokalo 1998 en Francio.
Laŭ la stato de 2008, la trejnisto de la teamo estas Slaven Bilić, la entute plej multajn golojn (45) atingis Davor Šuker kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (100) kadre de la kroata teamo partoprenis la futbalisto Dario Šimić.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, atinginte la kvaronfinalon, kaj partoprenas en tiu de 2012.
|
|