Kruko kaj Baniko el Bervalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kruko kaj Baniko el Bervalo
Kruko kaj Baniko el Bervalo
Aŭtoro Louis Beaucaire
Eldonjaro 1970
Urbo Kopenhago
Eldoninto Eldonejo TK
Paĝoj 70
ISBN 87 87089 00 9
v  d  r
Information icon.svg

Kruko kaj Baniko el Bervalo estas anekdotaro de Louis Beaucaire publikigita en 1970, subtitolita Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj. Dua eldono aperis en 1974 ĉe Eldonejo TK. Temas pri rakontoj de amuzaj seksaventuroj en Bervalo, kiu estas fikcia loko, lando. Inter la fikciaj personoj ŝajne troviĝas pli multaj Esperantistoj ol kutime, en ordinara loko, urbo aŭ lando.

Citaĵo
 Louis Beaucaire plej konatas pro siaj rakontoj kaj anekdotoj el Bervalo, kiuj konsistas el seksaj ŝercoj pri koitado, kokrado kaj putinoj, krom iomete pri Esperantaĵoj. 
— Sten Johansson

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi estas...nu...unika. T.e. unika en la movado. Jam ne mankas al ni "maldecaĵoj", sed tiu ĉi estas la unua el tiu, kiu estas tre ŝatata literaturspeco en la mondo. Mi preskaŭ emus kromnomi ĉi tiun libron "Libro de amo por povruloj". Sed tio ne estus vera, ĉar kiu elspezus dek ses guldenojn por maldecaj spritaĵoj, se ne estus en Esperanto? Oni povus nomi la verkon plua progreso en la evoluo de nia literaturo - en la plej ekstreme larĝa senco de la vorto "progreso". Grava atingo ĝi ne estas, sed almenaŭ plaĉa atingeto. Normalaj homoj (kaj finfine plejpartaj Esperantistoj estas tiaj) ŝatos ĝin - ĉar el la maldecaj spritaĵoj, multaj estas maldecaj, kaj multaj, spritaj. Mi estis kaptita ekde la unua anekdoto - jam perdita! - kaj fakte renkontis plurajn "malnovajn amikojn" dum la sekva ridlego.
Kiel Esperantaĵo ĉi tiu volumeto estas nemalhavebla. Kiel maldecanekdotaro...nu, ĉifoje mi elpoŝigos la prezon - oni jam kutimas la premmalhelpojn al la Esperanta eldonado - sed ontaj anekdotaroj iom pli moderu (sed ne pli decu!).
Se nenion alian, Beaucaire aldonas al la riĉiĝanta Esperanta trezorejo unu plian perlon : la "bervalaĵon". Konu sprite ĉi tiu senmoran amuzaĵon! 
— 1971, R. Cash (Roterdamo), Esperanto, 782 (1), p. 9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]