Krzysztof Krauze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Krzysztof Krauze

Krzysztof Krauze (naskiĝis la  2-an de aprilo 1953(nun 1953-04-02) en Varsovio, mortis la 24-an de decembro 2014[1] en Varsovio) estis pola filmreĝisoro kaj filma scenaristo. Kreinto de dokumentaj filmoj kaj de la fikciaj. Plurfoje premiata en polaj kaj eksterlandaj festivaloj.

Filo de aktorino. Finis Ŝtatan Superan Film-Lernejon kiel kameraisto en Lodzo. Reĝisoris i.a.:

  • Papuŝa (Bronisława Wajs - Papuŝa) - 2013
  • Plac Zbawiciela (Placo de Savinto) – 2006
  • Mój Nikifor (Mia Nikiforo) – 2004
  • Dług (Ŝuldo) – 1999

En 1997 estis elektita de la redakcio de gazeto "Życie" (Vivo) Homo de la Jaro. Distingita de Oficira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta en 2011.

En 2006 malsaniĝis je prostata kancero kaj kuracas sin en privata malsanulejo de Sud-Afriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]