Kubebo
Kubebo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
juna kubeba planto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Piper cubeba L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kubebo, (Piper cubeba), estas planto el la genro pipero (Piper) kaj uzata pro ĝiaj fruktoj kaj esenca oleo. Ĝi kutime troviĝas en Javo Indonezio, kaj tial kelkfoje nomiĝas Java pipro. La fruktoj estas kolektataj antaŭ ol ili estas maturaj, kaj zorge sekigataj. La semo de la planto estas blanka, dura kaj oleeca.
Kuirado
En Eŭropo, kubebo estis unu el la valoraj spicoj dum la mezepokoj. Ĝi estis uzataj en saŭcoj. Malnova recepto uzas kubebon dum la farado de sarcena saŭco, kiu konsistas el migdaloj lakto kaj kelkaj spicoj. Kiel bonodora manĝeto, kubebo ofte estis kandita.