Kurt Hubricht
Aspekto
Pending
| Kurt Hubricht | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de februaro 1890 en Leipzig, |
| Morto | 30-an de novembro 1999 (109-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Kurt HUBRICHT (hubrijt) (naskiĝis la 18-an de februaro 1890 en Leipzig kaj mortis la 20-an de oktobro 1940 en Leipzig ) estis germana esperantisto de 1914.
Kiel fervora aganto en la liberpensulaj organizaĵoj, ankaŭ sur Esperanta kampo laboris multe por siaj ideoj: fondo de Internacia Ligo de Liberpensuloj (ne plu ekzistas), poste agado en la Liberpensula Sekcio de SAT, ampleksa laboro por Esperanto en liberpensulaj rondoj (artikoloj, kursoj, ekspozicioj), en 1924-26 eldono de la gazeto Liberpensulo. Li prilaboris la verkon Libro-Leksikono de la E-lingva literaturo, kun enhavresumoj kaj aliaj informoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Encklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. p. 225
- Liberpensulo 1925-1927
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]Rimarkoj
[redakti | redakti fonton]- Aperis tie du informoj pri la forpaso de Kurt Hubricht. Unue en la informkesto, ke li mortis en 1999 kiel 109-jara (evidenta eraro) kaj poste, ke li mortis en 1940, sed ankaŭ tie mankas indiko, de kie la informo estis transprenita.Mi ricevis de la urbodomon la dokumeton de sia forpaso. Mi povus sendi gxin.

