Kvadrato de Sator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvadrato de Sator en Oppède (Francio).

La kvadrato de Sator estas subskribo, laŭforme de magia kvadrato, aranĝita per la jenaj kvin vortoj: SATOR, AREPO, TENET, OPERA, ROTAS. Ilia apudo, laŭ la supra ordo, rezultagas palindromon, tio estas la frazo restas identa se legita el maldekstra al dekstra aŭ el alto al malalto kaj inverse.

La subskribo estas objekto de oftaj malkovroj arkeologiaj, kaj enepigrafoj kaj en gravurskribaĵoj, sed la senco kaj la simbola signifo restas, almenaŭ laŭ kelkaj fakuloj, ankoraŭ mallumaj, spite de la multaj hipotezoj enkampigitaj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Certa dispozicio de la vortoj sur la kvadrata matrico (vidu figuron) permesas krei strukturon similan al tiu de la magiaj kvadratoj numertipaj. La kvin vortoj samsence ripetiĝas de kiu ajn flanko oni volas komencis la legadon. Centre de la kvadrato, la vorto TENET formas krucon palindroman.

Historio de la kvadrato de Sator[redakti | redakti fonton]

La kurioza “magia” kvadrato videblas sur nombro suprize vasta de arkeologiaj trovitaĵoj, dissemitaj preskaŭ en ĉiuj landoj de Eŭropo. Oni ĝin trovis inter la romiaj ruinaj restaĵoj de Cirencester (antikve: Corinium) en Anglio, en la kastelo de Rochemaure (Rhône-Alpes), en Oppède de Vaucluse (Francio), en Sieno sur muro de la katedralo, en la kartuzio de Trisulti (Italio), en Santiago de Compostela (Hispanio), en Altofen (Hungario), en Riva San Vitale (Svisio), en muro de Sankta Petro en Romo. Sed tiuj citaĵoj estas nur kelkaj.

Foje la kvin vortoj aperas dispoziciitaj radiforme, kiel en la abatejo de Valvisciolo (Latina – Italio), aŭ cirkleforme kiel en la preĝejo de Sankta Orso en Aosto (Italio).

Ceteraj mezepokaj preĝejoj en kiuj oni registras, en Italio, la ĉeeston de la palindroma frazo, kvadratfome kaj radiforme kaj cirkloforme, estas: Pievo (ĉefpreĝejo) Sankta Johano en Campiglia Marittima, la preĝejo de Sankta Potito en Ascoli Satriano (Foggia), la preĝejoj “ad Oratorium” en Capestrano (ĉikaze temas pri preĝejo kies kristana altaro estis konstruita sur pagana altaro, eble dediĉita al Venuso: ĉe tiu preĝejo, eble, bivakis templanaj kavaliroj revenintaj el Palestino). Plue la preĝejo en Pescantina (Verona). Sed tio povas esti rimarkigita ĉe ĉiu lando de Eŭropo.

Kial tiom da atento flanke de kristanoj pri tiu Sator?[redakti | redakti fonton]

Eksplodo de intereso pri tio povis veni el la plej antikva ekzemplo de kvadrato de Sator trovita en 1925 inter elfositaĵoj de la sepulta Pompei, ĉizita sur kanalo de la Granda Palestro: ĝi tuj revigligis la historiajn studojn pri frazo de la SATOR-kvadrato [1]; ekde de tiu trovaĵo, la kvadrato estas antonomazie difinita ankaŭ “Pompeia Briko”.

Nune la ekzemplero elfosita en la sepultita Pompei estas la plej signifa pro tio ke ĝi konservis “spuron” malĉeestan en ĉiuj aliaj kopioj reproduktitaj en la estontaj epokoj. Tiu “spuro” estas ĉizita far la artisto, antaŭ la 24-a de aŭgusto de 79 dK., por transdoni al ni la informon necesan por la deĉifrado de la kvadrato-Sator, nome la Triangulo-Rektangulo [2][3]

La enigmo de la signifo de la Sator-kvadrato[redakti | redakti fonton]

Kvadrataj vortoj: S A T O R A R E P O T E N E T O P E R A R O T A S

  • Sator : Farinto, semanto, celanto, originanto....
  • Arepo : (arrepo) Ĉaro? propra nomo?...
  • Tenet : Regulas, mastras, savas...
  • Opera : Verko, laboro, aktivado, peno....
  • Rotas : Radoj, iloj...

La pompeia malkovro favoris al la jam, pro la vastega ĉeesto en preĝejoj kaj kartuzoj, kristanaj interpreto kaj origino de la kvadrato de Sator. Do, kia la litera signifo?

La plej serioza malfacileco devenas el “AREPO”, vorto tute nova en la latina literaturo. Iuj konjektoj apogiĝas sur “kelta ĉaro” ekzistanta en Gaŭlio kiun oni nomis “arepus”: tiu vorto latinigita “transirus” al Pompei funkciante en la kvadrato kiel absoluta-instrumenta ablativo, nome kiel pera komplemento, kondukante al tiu malklara senco: “La semanto, per sia ĉaro, tenas zorge la radojn”, al kiu oni provas doni sencon enscenigante (klara aludo al kristana origino) la evangelian parabolon de la semanto [4].

Plue, hipotezantoj ke la termino “AREPO” estus nekonata semanto, tiel interpretas: “Arepo, la semanto, tenas zorge la radojn”, kio ŝajnas banale aludi al agraraj praktikoj [5]. Sebastiano B. Brocchi (Vidu ĉe "La Viriditas, l'alchimia dell'albero e il germoglio interiore"), male, proponas signifon de alkemia origino: “La semanto, per sia ĉaro, komprenas la radojn de la “Verko””. Tiel interpretite, la subskribo indikus la striktan simbolan ligon ekzistantan inter la agraraj aktivadoj kaj la procezoj de la Granda Verko.

Kristana simboliko[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de la palindromo en multaj preĝejoj de mezepoko instigas pensi – spite de la ebleco ke ĝi havus originon pli fruan – simbolo kiu enŝoviĝis en la kristana kulturo de tiu epoko. Startante el la identiĝo de SATOR, la semanto, kun la Kreinto (kiel el la paraboloj de la semanto kaj de sinapa semeto, kelkaj esploristoj proponis la jenan interpreton: “La Kreinto, aŭtoro de ĉiuj aĵoj, zorge tenas starantaj siajn faritaĵojn”.[6].

Se la interpreto pri tiu palindromo en medio de kristana kulturo fortike koheras kun la arkeologiaj malkovroj, la plej grava elfosaĵo (tiu Pompeia) ekpezis sur ĝin per diversaj debatoj: en la “pompeia briko” aperas la unua kaj lasta alfabetaj grekliteroj Α kaj Ω, poziciitaj ĉeflanke de la kruco kiuj en la kristana simboliko signifas Originon kaj Finon; sed tiu simbolo estas propra, eble unuafonta, de la Apokalipso de Johano, kiu ĉe grandparto de modernaj bibliistoj estis verkita post la “sepultado” de Pompei. [7]

Kvadrato de Sator en Cirencester.
Anagramo formita per la literoj de kvadrato de Sator.

Kelkaj fakuloj [8] rimarkigis ke la ĉikazaj palindromaj vortoj povas servi por komponi krucon, en kiu la vorto "PATERNOSTER" interkruciĝas en la litero N: superfluas, ĉikaze, du A kaj du O, kiujn oni povas poziciigi ĉe flankoj de la kruco kvazaŭ estus alfa kaj omega ( = la unua kaj lasta).

En tiu hipotezo, la Sator-kvadrato estus, tial, crux dissimulata (kaŝita kruco), kaŝita sigelo de la prakristanoj en epoko de persekutoj. Tiu interpreto plifortikiĝus per la fakto ke la kvadrato mem entenas en sia mezo kaŝitan grekan krucon [9] konstituitan per la enkruciĝo, centre de la kvadrato, de la du aperoj de TENET, la sola vorto de la strukturo kiu estas palindromo el si mem. Plue oni observis ke la T mem estis utiligita de prakristanoj por indiki la krucon kaj la krucumiton, same kiel ili utiligis aliajn strukturojn kiuj povis memorigi la ideojn, nome la ŝipmasto kaj rudro. [10]

Tiu interpreto estas juĝata, kvankam konsentita de multaj, artifika ankaŭ de iuj kiuj alkceptas la kristanan originon de la kvadrato de Sator.

Alia, se malpli komplika - kompare kun tiu de la crux dissimulata – subtenas ke, kohere kun la vastigitaj kutimoj de mezepoko, la uzado, en kristanaj medioj, de la kvadrato-Sator devis funkciis kiel apotropaisema objekto, kiel okazis por aliaj sugestaj subskriboj kiel "Abracadabra" kaj "Abraxas". Tiu tezo estas analize aplikita rilate la Pievon de Sankta Johano en Campiglia Marittima kiel videblas en la retejo [2]. Sed kontraŭ tiu tezo ludas la fakto ke en kristanismo apotropaismo funde estas superstiĉo kaj tiu palindromo ne ekscitis laŭjarcentoj reagojn kritikajn.

Profitaj anagramoj[redakti | redakti fonton]

La konstruo, ene de la palindromo, de la frazo "PATERNOSTER" kiel crux dissimulata okazas helpe de anagramoj, kiuj fondiĝas sur historiaj fundamentoj, almenaŭ pli fonditaj ol aliaj konjektoj. Fakte estis arto de la antikvaj epokoj deĉifri kaj aludigi kaŝitaĵojn per tiu sistemo de rekombino de la ordo de la vortoj aŭ literoj. Sed, oni obĵetas, ke per tiu sistemo eblas ankaŭ la kontraŭo de ĉio.[11]

Ĵusaj konjektoj[redakti | redakti fonton]

Itala fakulino, profesorino Bianca Capone, analizinte la situojn en kiu aperas la kvadrato de Sator, alvenas al konkludo ke malantaŭ tiu sigelo kaŝiĝas agado de kavaliroj templanaj [12]. Se la mencio pri Templanoj altiris la atenton kun kvazaŭ spontana konsento, aliaj esploristoj rimarkigis ke la kvadrato de Sator ekaperis jam antaŭ la aperiĝo de tiuj kavaliroj.

Alia sugesto vidas en AREPO kunfandiĝon de Areopago: “La semanto decidas siajn ĉiutagajn laborojn, sed supera tribunalo decidas lian destinon”, nome la homo proponas sed Dio disponas. La kristana kulturo ĉi-tie brilus eĉ pliklare.

Fine citendas la opinio laŭ kiu la kvadrato estus “epigrafo de la sanktaj originoj de Romo”. Sator identiĝeblus kun la dio de la fekundeco kaj regenerado.”[13].

Kristanoj, do, vidintus la religian fundon de la frazo kaj ĝin akceptis kiel sigelon de sia kredo kaj el tio la simpatio al ĝi laŭ postaj jarcentoj.

Spite de multaj provoj kun malmulte da fundamento, la konjekto pli inda je konsidero estas tiu de la kristana origino de kvadrato de Sator, plifortigita de la fakto ke en Pompei kaj Ercolano, jam prosperis kristanaj komunumoj kiam la vulkano Vezuvio eksplodis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu en F. P. Maulucci Vivolo, verko sube citita.
  2. Matteo della Corte Rend. Acc. Pont: 1936,397 ff.(mit Abb.)
  3. Nautilus, l'enigma dell'impero, Osvaldo Rea, ISBN 88-901473-9-3.
  4. La hipotezo estis proponita de Jérôme Carcopino, vidu F. P. Maulucci Vivolo, verko sube citita.
  5. Vidu en J. Gwyn Griffiths, verko sube citita.
  6. Tiu interpreto igas centra la frazon Sator opera tenet, kaj faras la ceterajn ripetaĵoj inversaj. Vidu en G. Gagov, verko sube citita.
  7. Utilas por kompreni, se ankoraŭ reteje vivas, la [1].
  8. F. Grosser, Ein neuer Vorschlag zur Deutung der Sator-Formel, Archiv für Religionwissenschaft, XXIV 1926, pp. 165-169.
  9. greka kruco formiĝas je kvar samlongaj brakoj (+)
  10. Vidu: R. Camilleri, verko sube citita.
  11. Ekzemploj de anagrama sistemo aplikita al la kvadrato de Sator: O PATER, ORES PRO AETATE NOSTRA; (Oh patro preĝu pro nia epoko); ORA, OPERARE, OSTENTA TE, PASTOR (Preĝu kaj aktivu kaj montriĝu, oh paŝtoro); RETRO SATANA, TOTO OPERE ASPER (Malantaŭu, Satano, kruela en ĉiuj viaj agoj...); SATAN, TER ORO TE, REPARATO OPES! (Satano, mi vin intense preĝas: “revenigu al mi niajn riĉaĵojn”...)
  12. Vidu en B. Capone, L. Imperio, E. Valentini, verko sube citita.
  13. Sator. Epigrafo de kulto de la sanktaj originoj de Romo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Socci, La guerra contro Gesù, Rizzoli, 2011, ISBN 8817037362
  • G. Gagov, "La soluzione di un antico crittogramma", Miscellanea francescana, 1961, 61, pp. 276-82
  • M. Guarducci, "Il misterioso “Quadrato Magico”, l’interpretazione di Jérome Carcopino e documenti nuovi", Rivista di archeologia classica, XVII, pp. 219-270, 1965;
  • J. Gwyn Griffiths "'Arepo' in the Magic 'Sator' Square'", The Classical Review, New Ser., Vol. 21, No. 1., March 1971
  • F. P. Maulucci Vivolo, E l'acqua zampillerà dal deserto. Testimonianze giudaiche e cristiane a Pompei prima del 79, Carcavallo, Napoli 1990
  • B. Capone, L. Imperio, E. Valentini, Guida all'Italia dei templari. Gli insediamenti templari in Italia, Edizioni Mediterranee, 1997, ISBN 88-272-1201-9
  • R. Camilleri, Il quadrato magico, Rizzoli, Milano 1999
  • T. Brescia, "I misteri del cristianesimo", MIR, Firenze 2006.
  • T. Brescia, "Il vero significato dell’Arepo Sator, il quadrato magico", Mystero, anno V n. 60, Roma – maggio 2005, pp. 42-46.
  • Valerio Evangelisti, Cherudek, Mondadori, 1997.
  • Nicola Iannelli, “Sator – Epigrafe del culto delle sacre origini di Roma - la genesi e il significato del quadrato magico svelati nella teoria della correlazione astronomica”, Bastogi, Foggia, 2009, ISBN 978-88-6273-185-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]