Kvanĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kŭangĵuo.
Larĝa panoramo pri parko en Kvanĝu
Kvanĝu
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 310 278  (2015) [+]
Loĝdenso 720 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 25′ N, 127° 16′ O (mapo)37.409166666667127.25916666667Koordinatoj: 37° 25′ N, 127° 16′ O (mapo) [+]
Areo 430,96 km² (43 096 ha) [+]
Kvanĝu (Gyeonggi-do)
Kvanĝu (Gyeonggi-do)
DEC
Kvanĝu
Kvanĝu
Situo de Kvanĝu
Kvanĝu (Suda Koreio)
Kvanĝu (Suda Koreio)
DEC
Kvanĝu
Kvanĝu
Situo de Kvanĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gwangju, Gyeonggi-do [+]
vdr

Kvanĝu (koree 광주시, ĉine 廣州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas antaŭurbo sudoriente de Seulo.

Aerfoto en Kvanĝu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Kvanĝu
Poŝtejo en Kvanĝu

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kvanĝu situas en nordokcidenta parto de la lando en monteta regiono. La distanco estas inter Kvanĝu kaj la ĉefurbo Seulo 30 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la nuna Kvanĝu jam en la malnovaj tempoj estis centro de la blanka ceramika produkto. Inter 370 kaj 376 ĝi estis ĉefurbo de loka reĝlando. En 940 aperis unue la nuna loknomo. Ekde 1577 la teritorio ricevis pli kaj pli gravajn administrajn statusojn, fine Kvanĝu urbiĝis en 2001.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvanĝu estas unu el la centroj de la korea ceramika industrio. Ankaŭ la agrikulturo gravas (besto-bredado, vinberoj, rizoj, tomatoj kaj persikoj).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kvanĝu situas en kontinenta klimato kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 12,5 °C. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1445 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvanĝu havas plurajn pasaĝerajn stacidomojn. La vojaj kontaktoj estas bonaj.

Parto de la fortikaĵo
Fortikaĵa pordego

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo, origine konstruita almenaŭ en 672, plene trakonstruita en 1626
  • preĝejo, en la 18-a jarcento ĝi estis unu el la unuaj centroj de kristaneco en Koreujo
  • lago formita post la konstruo de la digo por la loka centralo. La lago iĝis ankaŭ feriejo
  • monda ekspozicio de ceramiko
  • tomato-festivalo
  • urba parko

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]