Kvarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvarkoj)

Kvarkoj estas partikloj el kiuj hadronoj estas konstruitaj. Ili formas strukturnivelon de materio sub tiu de – ekzemple – neŭtrono kaj protono. Ĉiuj kvarkoj havas spinon ½, kaj rilate elektran ŝargon, kelkaj kvarkoj havas 1/3 kaj aliaj 2/3 (se −1 estas la ŝargo de elektrono). Kvarkoj estas influataj de forto nomata kolorforto, studata en la Kvantuma kromodinamiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1964 la fizikistoj Murray Gell-Mann kaj George Zweig, sendepende unu de la alia, elpensis modelon kiu klarigas la hadronojn, bazite sur partikloj, kiujn Gell-Mann nomis "kvarkoj". Komence temis pri nur tri specoj de kvarkoj, nomataj tri "gustoj" far la fizikistoj, sed nun estas ses specoj de "gustoj" (vidu ĉi-malsupre). En la modelo de kvarkoj, mezonoj estas komprenataj kiel konsistantaj el kombino de kvarko kaj kontraŭkvarko, dum barionoj estas komprenataj kiel konsistantaj el kombino de tri kvarkoj de diferaj kolorŝargoj.

Laŭdire Gell-Mann kreis la nomon "kvarko" laŭ frazo el la verko Finnegans Wake de James Joyce (three quarks for Muster Mark).

Specoj de kvarkoj kaj iliaj kombinoj[redakti | redakti fonton]

Kvarkoj havas du proprecojn nomatajn gusto kaj kolorŝargo, kaj laŭ tiuj proprecoj ekzistas kvarkoj en ses variantoj laŭ gusto kaj en 3 variantoj laŭ kolorŝargo.

Specoj de kvarkoj laŭ gusto[redakti | redakti fonton]

U-kvarko aŭ "supra"; d-kvarko aŭ "suba"; s-kvarko aŭ "stranga"; c-kvarko aŭ "ĉarma"; b-kvarko aŭ "bela"; kaj t-kvarko aŭ "vera" (iam nomita "timida", ĉar ĝi estis la lasta eltrovita kvarko).

Elektraj ŝargoj kaj masoj de kvarkoj[redakti | redakti fonton]

KvarkoElektra ŝargo
Unuo = protona ŝargo (e)
Maso
u+ 2/3inter 1,5 kaj 4 MeV/c2
d− 1/3inter 4 kaj 8 MeV/c2
c+ 2/3inter 1,15 kaj 1,35 GeV/c2
s− 1/3inter 80 kaj 130 MeV/c2
t+ 2/3inter 174,3 ± 5,1 GeV/c2
b− 1/3inter 4,1 kaj 4,4 GeV/c2

Specoj de kvarkoj laŭ kolorŝargo[redakti | redakti fonton]

"Ruĝa", "verda" kaj "blua".

Kombinoj[redakti | redakti fonton]

Neŭtrono estas bariono de kvarka formulo "udd" (tio estas: konsistanta el unu u-kvarko plus du d-kvarkoj, kaj protono estas bariono de kvarka formulo "uud" (tio estas: konsistanta el du u-kvarkoj plus unu d-kvarko; kaj simile por aliaj barionoj, ĉiu estas triopo de kvarkoj: Ekzemple, bariono Σ+ havas kvarkan formulon "uus" (du u-kvarkoj plus unu s-kvarko); bariono Σ havas kvarkan formulon "dds" (du d-kvarkoj plus unu s-kvarko); mezono K+ konsistas el unu u-kvarko plus unu anti-s-kvarko); mezono K konsistas el unu anti-u-kvarko plus unu s-kvarko), kaj tiel plu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]