Kütahya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kütahya
distrikto de Turkio • municipourbo
Administrado
Poŝtkodo 43000–43999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266 784  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 39° 25′ N, 29° 59′ O (mapo)39.42416666666729.983333333333Koordinatoj: 39° 25′ N, 29° 59′ O (mapo) [+]
Alto 970 m [+]
Kütahya (Turkio)
Kütahya (Turkio)
DEC
Kütahya
Kütahya
Situo de Kütahya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kütahya [+]
vdr
Kütahya

Kütahya estas urbo en la okcidenta parto de Turkio, ĉe bordo de la rivero Porsuk, ĉe la piedo de monto kun mezepoka fortikaĵa ruino, ĉe ĉefvojo de la Marmora maro al Mezopotamio. La urbo apartenas al la samnoma provinco Kütahya kaj estas ties administra centro. La provinco kaj do ankaŭ la urbo Kütahya situas en la Egea regiono de la lando. En 2012 la urbo havis 224 898 loĝantojn, kun la aldonaj loĝlokoj en la urba distrikto Kütahya merkezi estis 248 054 loĝantoj.

Ĝi havis la nomon Cotyaeum dum la romia epoko, ĝia bonsorto dependis de la trafiko sur la komercaj vojoj. La bizancan urbon okupis la selĝuk-turkoj fine de la 11-a jarcento. Ĝi estis ĉefurbo de selĝuka emirejo Germijan inter 1302-1429, kiam ĝi fariĝis parto de la Osmana Imperio.

En la 16-a jarcento, ĝi estis grava centro de la osmana ceramika industrio kaj oni liveris de tie kahelojn kaj ŝtonajn ujojn al turkaj kaj muzulmanaj preĝejoj, moskeoj kaj aliaj konstruaĵoj. Ĝi malgraviĝis fine de la 19-a jarcento pro graviĝo de Eskiŝehir, sed ĝi iom revigliĝis kun la industria evoluo en la 20-a jarcento. Hodiaŭ tie funkcias sukeraj, ledaj, salpetraj kaj aliaj fabrikoj.