Sorens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el L'Abbaye (Sorens))
Sorens
Blazono de Sorens
Blazono de Sorens
Blazono de Sorens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 40′ 9″ N 7° 3′ 37″ O / 46.66917 °N, 7.06028 °O / 46.66917; 7.06028 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 9″ N 7° 3′ 37″ O / 46.66917 °N, 7.06028 °O / 46.66917; 7.06028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 949
Areo 8,72 km²
Alteco 800 m super marnivelo
Poŝtkodo 1642
Komunumkodo 2153
Mapo de Sorens
Mapo de Sorens
Mapo de Sorens
vdr

Sorens (malnova germanlingva nomo: Soring) estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 949 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sorens situas en la Friburgaj Antaŭalpoj proksimume 3 kilometrojn okcidente de la Lago de Grejerco ĉe la sudorienta deklivo de la montoxeno Gibloux kun bela vido al la lago kaj la grejerca kamparo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sorens kaj la setlejoj Charbonnière (tute en okcidento sur alteco de 1007 m s.m., kie troviĝas kampadejo), Malessert (sur alteco de 922 m s.m. ĉe la suda deklivo de la monto Gibloux), Les Marais (sur alteco de 905 m s.m.), kaj L'Abbaye (sur alteco de 828 m s.m. en la sudo de la komunumo), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,72 km², de kiuj 26,5% estas kovritaj de arbaro, 64,5% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sorens limas en nordo al Le Glèbe, en nordoriento kaj oriento al Pont-en-Ogoz, en sudo al Marsens, en okcidento al Le Châtelard, kaj en nordokcidento al Villorsonnens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la orienta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12, de kiu flanka vojo kondukas al la komunuma centro, kaj la svisa aŭtovojo A12, al kiu la plej proksima alveturejo situas kvarkilometrojn sude de la komunumo apud Bulle. Per de la buslinoj de Friburgo al Bulle kaj de Bulle al Romont de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sorens estis menciita en la jaro 974 kiel Sotringus. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita ora statuo el la ferepoko kaj ruino de romia bieno el la 2-a jarcento, kies planko estis hejtigebla. Dum mezepoko Sorenes apartenis al la Senjoroj de Corbières kaj poste al la Senjoroj de Everdes-Vuippens. En la jaro 1479 la loĝantoj de Sorens konkludis civitan kontrakton kun la urbo Friburgo, kaj en la jaro 1549 Sorrens fariĝis parto de la friburga urba ŝtato kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Everdes-Vuippens. De 1798 ĝis la nova konstitucio de 1848 ĝi estis parto de la distrikto Bulle, kiu poste estis integrita al la hodiaŭa distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]