Val-de-Charmey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Val-de-Charmey
Blazono de Cerniat
Blazono de Cerniat
Blazono de Charmey
Blazono de Charmey
Blazonoj de Cerniat kaj Charmey
Charmey vidita de Cerniat, Val-de-Charmey
Charmey vidita de Cerniat, Val-de-Charmey
Charmey vidita de Cerniat, Val-de-Charmey
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 8″ N 7° 9′ 53″ O / 46.61889 °N, 7.16472 °O / 46.61889; 7.16472 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 8″ N 7° 9′ 53″ O / 46.61889 °N, 7.16472 °O / 46.61889; 7.16472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2844
Areo 112,15 km²
Alteco 887 m super marnivelo
Poŝtkodo 1637 Charmey
1654 Cerniat
Komunumkodo 2163
Mapo de Val-de-Charmey
Mapo de Val-de-Charmey
Mapo de Val-de-Charmey
vdr

Val-de-Charmey estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2844 loĝantojn laŭ la ciferoj de la malnovaj komunumoj Cerniat kaj Charmey de la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cerniat situas en la Friburgaj Antaŭalpoj proksimume 13 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 6 kilometrojn oriente de la urbo Bulle. La komunumo konsistas el la iama komunumo Charmey kun la vilaĝetoj Le Pra, Liderrey, Les Ciernes, Les Arses, Vounetz kaj La Tsintre, kaj la iama komunumo Cerniat kun la vilaĝeto Les Utsets kaj la Monaĥejo La Valsainte, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

Kun areo de 78,46 km² jam la malnova komunumo Charmey laŭ teritorio estis la plej granda komunumo de la kantono. La nova komunumo Val-de-Charmey kun areo de 112,15 tiun heredis. De la komunuma teritorio 37,0% estas kovritaj de arbaro, 47,7% servas por agrikulturo kaj 2,1% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Charmey limas en nordo al La Roche, en nordnordoriento al Plasselb kaj al Plaffeien, en nordnordoriento al Saanen (BE), en oriento al Jaun, en sudsudoriento al Rougemont (VD), en sudo al Château d'Oex (VD), en sudsudokcidento al Grandvillard, en sudokcidento al Bas-Intyamon, en okcidentsudokcidento al Grejerco, en okcidento al Broc, Châtel ĉe Montsalvens, Crésuz kaj Châtel ĉe Montsalvens, nordokcidento al Botterens kaj Corbières, kaj en nordnordokcidento al Hauteville.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 8 kilometrojn nordokcidente apud Bulle. Per du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Charmey diversaj aertelferoj kaj skiliftoj kondukas al la ĉirkaŭaj montoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Charmey estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2014 per kunigo de la malnovaj komunumoj Cerniat kaj Charmey.

La unua dokumenta mencio de Charmey datiĝas el la jaro 1211 kiel Chalmeis. Ĝis 1760 la komunumo nomiĝis france Feiguières. Dum mezepoko ĝi apartenis al la Senjorujo Corbières. En la jaro 1249 per divido de la Senjorujo Corbière Charmey fariĝis aparta duonsenjorujo, kies senjoroj vivis en la burgo Sur la Roche. En la jaro 1454 Charmey fariĝis havaĵo de la Grafoj de Grejerco kaj kun ties bankroto en la jaro 1555 de la urbo Friburgo, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Corbières. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Charmey estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]

La unua dokumenta mencio de Cerniat datiĝas el la jaro 1288 kiel Sernia. Dum mezepoko Cerniat apartenis al la Senjorujo Corbières, kiu en la jaro 1553 fariĝis friburga voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio Cerniat estis atribuita al la distrikto Grejerco.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]