Botterens
Botterens | |
---|---|
Blazono de Botterens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Grejerco |
Koordinatoj | 46° 37′ 17″ N 7° 6′ 46″ O / 46.62139 °N, 7.11278 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 17″ N 7° 6′ 46″ O / 46.62139 °N, 7.11278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 492 |
Areo | 4,15 km² |
Alteco | 744 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1652 |
Komunumkodo | 2123 |
Mapo de Botterens | |
Botterens (malnova germanlingva nomo Botteringen) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 492 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Botterens situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Grejerco proksimume 20 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Botterens kaj Villarbeney kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,15 km², de kiuj 54,2% estas kovritaj de arbaro, 35,0% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Botterens limas en nordo al Corbières, en nordoriento al Cerniat, en oriento al Châtel-ĉe-Montsalvens, en sudo al Broc, kaj en okcidento aliflanke de la Lago de Grejerco al Morlon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas en distanco de proksimume 6 kilometroj okcidente de la komunumo apud Bulle. Per tri buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Botterens datiĝas el la jaro 1227 jam per la hodiaŭa formo Botterens. Dum mezepoko Botterens apartenis al la Senjorujo Corbières kaj fariĝis kun ĝi en la jaro 1553 havaĵo de Friburgo. En la jaro 1779 granda parto de la vilaĝo detruiĝis per inscendio. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Botterens apartenis al la subdistrikto Corbières, kiu en 1803 fariĝis distrikto kaj en 1848 estis integrita al la distrikto Grejerco.[2] En la jaro 2006 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Villarbeney estis integrita al la komunumo Botterens.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Botterens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|