László Ürögi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Ürögi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1940 (1940-07-31) (83-jaraĝa)
en Újpest
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

László Ürögi [lAslO urogi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ürögi László estas hungara kajakisto, mondĉampiono, trejnisto.

László Ürögi[1] naskiĝis la 31-an de julio 1940 en ankoraŭ sendependa Újpest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Ürögi akiris trejnistan diplomon en Hungara Gimnastika Universitato en 1978, sed pli frue jam ekde 1971 li estis trejnisto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

László Ürögi ekde sia aĝo 13 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur la Danubo. Li estis hungara ĉampiono 13-foje individue aŭ teame inter 1960-1970. En mondĉampionumo li estis la unua en 1963 kvarope, krome en eŭropa ĉampionumo trifoje en 1961, 1963 kaj 1965. Li neniam povis esti olimpiano. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1971.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]