László Bényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bényi
Persona informo
Naskonomo Bényi László
Naskiĝo 18-an de decembro 1909 (1909-12-18)
en Rákosliget
Morto 8-an de aprilo 2004 (2004-04-08) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Bényi
Familio
Edz(in)o Magdolna Supka
Okupo
Okupo pentristo • verkisto • arthistoriisto
vdr

László Bényi [lAslO bEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bényi László estis hungara pentristo, arthistoriisto. Lia edzino estis Magdolna Supka, kiu naskis filinon.

Memortabulo pri László Bényi

László Bényi [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1909 en Rákosliget (nuntempa urboparto de Budapeŝto), li mortis la 8-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bényi frekventis gimnazion en Kőbánya, poste li akiris juran diplomon, fine li lernis en pentrista lernejo de Vilmos Aba-Novák (1931–1933). En la jaro 1933 li debutis kiel ekspoziciisto. Li akiris ankaŭ pentristan diplomon helpe de stipendio en Belarta Altlernejo. Lia plej grava instruisto estis István Réti. Komence li pentradis en Artistkolonio (Szolnok), en la 1940-aj jaroj en Zebegény kaj Nagymaros. Li studvojaĝis ekzemple en Italio kaj Libio en 1935, en Jugoslavio en 1939. Dum la 2-a mondmilito li estis laboristo, poste li reorganizis la Artistkolonion en Kecskemét. Ekde 1948 li havis postenon en la ministerio, li aranĝis ekspoziciojn kaj muzeojn. Inter 1957-1970 li laboris en Hungara Nacia Galerio. Ekde la 1960-aj jaroj li pentradis apud Balatono. Li ricevis plurajn premiojn inter 1936-2002.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Alföldi táj
  • Anya gyermekével
  • Hófödte falu
  • Kikötő
  • Melankólikus Tulipánok
  • Szüret
  • Virágcsendélet

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]