László Babarczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

László BABARCZY [lAslO babarci], hungare Babarczy László, Esperante Ladislao Babarczy estis hungara reĝisoro, teatrestro kaj profesoro.

László Babarczy naskiĝis la 3-an de septembro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Babarczy frekventis gimnazion en Budapeŝto inter 1955-1959, poste plulernis en aktora ĉeflernejo en fako reĝisorado. Li komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Pécs), poste li reĝisoradis en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En la lasta teatro li ankaŭ estris ĝin. Ekde 1969 li ankaŭ instruas en la ĉeflernejo. Kelkfoje li havis reĝisorajn taskojn en Novi Sad. En 2003 li fondis aktoran fakon en universitato de Kaposvár. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn. Li ricevis premion Kossuth en 1995, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]