László Bezzegh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Bezzegh [lAslO bezeg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezzegh László estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro, oficiro.

László Bezzegh [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1917 en Hungara reĝlando en Lugos (nuntempa Lugoj en Rumanio). Li mortis la 27-an de majo 1990 en Zalacsány.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bezzegh abiturientis en Szombathely en 1935, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Sopron en kampuso de Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1948. Interrompo okazis ekde 1938, tiam li laboris en la hungara aerforto. En 1949 li akiris plian diplomon en Svislando. Hejmenveninta li estis majoro en instituto pri mapoj, kie li profitis sian scion pri kreo de mapoj helpe de aerfotoj; en tiu fako li estis pioniro en Hungario. Inter 1953 kaj 1963 li laboris en fabriko, kie li okupiĝis pri iloj de aerfotoj por mapkreado. Dum la Hungara revolucio de 1956 li simpatiis kun la revolucio, tial post la falo li perdis sian rangon. En 1958 en Bruselo lia teodolito ricevis „Grand Prix”. En 1963 en la menciita kampuso li estis nomumita docento, en 1965 katedrestro. En 1966 li kandidatiĝis. Inter 1969–1971 li estis dekano. Li pensiuliĝis en 1980. Li mortis pro akcidento de aŭtoj, en la sekva jaro li postmorte ricevis sian rangon. Li ricevis premion Kossuth en 1960, poste 2 premiojn en 1978 kaj 1970.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A fényképmérés erdészeti felhasználása (1949)
  • Erdőbecsléstan (1953; la 8-a eldono en 1959; denova eldono en 1963) - lernolibro
  • Földméréstan. 1–2. (1965) - studenta lernolibro
  • A fotogrammetria legújabb eljárásai és műszerei (1972) - studenta lernolibro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]