László Hadrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

László Hadrovics [lAslO hadroviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hadrovics László estis hungara lingvisto, profesoro, membro (korespondanta en 1948, ordinara en 1970) de Hungara Scienca Akademio.

László Hadrovics [1] naskiĝis la 27-an de junio 1910 en Hungara reĝlando en Alsólendva (nuntempa Lendava en Slovenio). Li mortis la 12-an de majo 1997 en Solymár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Hadrovics abiturientis en Keszthely en 1929, poste li akiris 2 diplomojn en Universitato Pázmány Péter en 1933 kaj 1934, fine li plulernis en Berlino. Hejmenveninta li eklaboris en la universitata biblioteko, poste en historia instituto, en universitatoj en Budapeŝto kaj Szeged. Li estis katedrestro inter 1965-1974. Li doktoriĝis en 1996 antaŭ la akademio. Li estis eksedziĝinta kun filo. Li longe radaktis fakrevuon Studia Slavica . Li okupiĝis precipe pri hungaraj-sudslavaj historiaj kaj kulturaj kontaktoj, aparte menciinda liaj esploroj pri la kroata lingvo. Li ricevis hungarajn, jugoslavian, germanan, kroatan premiojn kaj medalon inter 1942-995.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Muraköz helynevei (1931–1934)
  • A déli szláv népek kultúrája. Magyar–szláv irodalmi érintkezések (Kolturoj de la sudaj slavaj popoloi. Hungaraj-slavaj literaturaj kontaktoj). (1942, 2000)
  • Le peuple serbe et son Église sous la domination turque (1947, hungare en 1991)
  • Parasztmozgalmak a 18. században (Kamparanaj movadoj en la 18-a jarcento), (1951)
  • Kajkavische Literatur. Eine Auswahl mit Einleitung, Anmerkungen und kurzem Glossar (1964)
  • Schrifttum und Sprache der burgenländischen Kroaten im 18. und 19. Jahrhundert. (1974)
  • Ein altkroatisches Passionslied aus dem 14. Jahrhundert. (1984)
  • Magyar frazeológia. Történeti áttekintés. (1995)
  • Magyar–horvát kisszótár (Hungara-kroata vortareto), (2003, 2004)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Lendava kaj Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]