László Keglovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Keglovich
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 4-an de februaro 1940 (1940-02-04) (84-jaraĝa)
en Sopron
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

László Keglovich [lAslO kegloviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keglovich László estas hungara futbalisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, instruisto.

László Keglovich[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1940 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Keglovich disidis dum la hungara revolucio de 1956, sed post monatoj li revenis kun amnestio. Post 2 jaroj li maturiĝis. Li akiris trejnistan licencon en 1967, post jaroj ankaŭ trejnistan kaj pedagogian diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Baldaŭ li estis sportinstruisto en gimnazio en Győr ĝis la pensiuliĝo en 2000. Li havis edzinon. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2020.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

László Keglovich inter 1954-1957 estis futbalisto en junulara teamo en sia naskiĝurbo, poste en Győr inter la plenkreskuloj jam en la unua klaso ĝis 1973. En tiu lasta periodo lia teamo estis hungara ĉampiono en 1973. Resume en Győr li ludis en 312 matĉoj kun 28 goloj, dum li neniam ludis en la hungara nacia teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora medalo. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1973, poste mallonge li estis trejnisto, krome li havis altan postenon en la sportklubo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]