László Márkus (reĝisoro)
László Márkus | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1881 en Szentes | |
Morto | 25-an de aprilo 1948 (66-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto scenografo teatra reĝisoro kritikisto kostumdezajnisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László Márkus [lAslO mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus László estis hungara reĝisoro, dramisto, ĵurnalisto, kritikisto, kostumisto, dekoraciisto, teatrestro, altlerneja instruisto, membro de Societo Petőfi (1937).
László Márkus [1] Arkivigite je 2020-07-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de novembro 1881 en Szentes, li mortis la 25-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Márkus frekventis liceon en Máramarossziget, kie li partoprenis ankaŭ en la urba kultura vivo. Li studis kelkajn jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝton, poste li iĝis ĵurnalisto, ekde 1907 reĝisoro de Teatro Magyar. Inter 1923 kaj 1935 li estis ĉefreĝisoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la jaroj 1932-1933 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1934 li estis nomumita eterna membro de la Operejo. Dum la nazia erao li helpis al la judoj kaŝiĝi, krome li ne instruis en la Muzikakademio. Ekde 1945 ĝismorte li instruis en Aktora Akademio.
Liaj dramoj
[redakti | redakti fonton]- Attila, hun legenda (1911) - Nacia Teatro (Budapeŝto)
- Varsótól az Adriáig (1914)
- Ágis tragédiája (1936) - Nacia Teatro (Budapeŝto)
Liaj elektitaj mutaj filmoj
[redakti | redakti fonton](En ĉiuj kiel reĝisoro, scenaristo, dekoraciisto)
- Az aranyszemű hölgy (1920)
- Az óhaza (1920)
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Magyar gondok (Hungaraj zorgoj), (1916) - eseoj
- A színház etikája (Etiko de la teatro), (1934)
Liaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- D’Annunzio: A Holt város (1905)
- Friedrich Hebbel: Mária Magdolna
- Ibsen: A vadkacsa
- Ibsen: Hedda Gabler
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Goethe: Faust (ankaŭ dekoraciisto)
- Ibsen: Peer Gynt (ankaŭ dekoraciisto kaj kostumisto)
- Ŝekspiro: Hamleto, dana reĝido (ankaŭ dekoraciisto)
- Richard Wagner: Parsifal
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Mortintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1881
- Mortintoj en 1948
- Viroj
- Naskiĝintoj la 19-an de novembro
- Mortintoj la 25-an de aprilo
- Hungaraj reĝisoroj
- Hungaraj dramistoj
- Hungaraj kritikistoj
- Hungaraj kostumistoj
- Hungaraj dekoraciistoj
- Hungaraj teatrestroj
- Hungaraj ĵurnalistoj
- Hungaraj altlernejaj instruistoj
- Budapeŝtanoj