László Pál (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Pál
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1942 (1942-09-05)
en Budapeŝto
Morto 31-an de oktobro 2017 (2017-10-31) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

László PÁL [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pál László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

László Pál [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1942 en Budapeŝto, li mortis en 2017 [2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Pál frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Moskvo, kie li akiris diplomon en 1966. Pli frue en 1965 li aliĝis al la komunistoj, en la sama jaro li edziĝis baldaŭ havanta 2 gefilojn. Hejmenveninta li laboris en instituto, post jaroj en teknika planada oficejo. En 1982 li akiris plian diplomon en la politika altlernejo. En 1987 li plulernis en Usono, poste li okupiĝis pri uzo de komputiloj en la planado. En 1989 li estis nomumita subministro en Kabineto Németh. En la sekva jaro (kaj ankaŭ en 1994) li estis elektita parlamenta deputito. En la jaroj 1994 kaj 1995 li estis ministro pri industrio kaj komerco en Kabineto Horn, poste li havis postenojn en industriaj firmaoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1987 kaj 1995.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.