László Radó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
László Radó
Personaj informoj
Naskonomo Radó László
Naskiĝo la  18-an de junio 1902(nun 1902-06-18)
en Hungario Námesztó (Hungara reĝlando)
Morto la 5-an de februaro 1977
en Hungario Győr (Hungario)
Profesio aktoro
v  d  r
Information icon.svg

László Radó [lAslO radO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Radó László estis hungara aktoro, teatrestro. Lia filino estis Denise Radó, li estis edukpatro de Kató Bárczy.

László Radó [1] naskiĝis la 18-an de junio 1902 en Námesztó (Hungara reĝlando; nuntempa Námestovo en Slovakio), li mortis la 5-an de februaro 1977 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Radó lernis aktoradon hejme, li debutis kiel aktoro en 1919. Inter 1933 kaj 1939 li estis videbla en scenejoj de malgrandaj urboj (Makó, Békés (urbo), Kiskunfélegyháza, Kiskunhalas). En la teatra jaro 1937 li estis direktoro de teatro en Kispest. Inter 1939-1945 li ne estis videbla pro la kontraŭjudaj leĝoj. Post la 2-a mondmilito li estis teatrestro de Teatro Jókai (Békéscsaba), post la ŝtatiĝo li estis aktoro en pluraj teatroj (ekzemple Teatro Gárdonyi Géza (1957), Teatro Kisfaludy (1963)). En 1974 li finis la aktoradon kaj poste li havis teatron posteneton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]