Kató Bárczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kató Bárczy

Bárczy Kató en filmo en 1942
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de januaro 1921(nun 1921-01-24)
en Italio Abbazia (Italio)
Morto la 20-an de junio 1989
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Radó
Edz(in)o Sándor Szabó
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kató Bárczy [bArci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárczy Kató estis hungara aktoro. Ŝia nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Radó Kató, ŝia geedziĝa nomo estis Szabó Sándorné, ŝia edukpatro estis László Radó, ŝia tria edzo estis Sándor Szabó (aktoro).

Kató Bárczy [1] naskiĝis la 24-an de januaro 1922 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1921) en Abbazia (Italio, nuntempa Opatija en Kroatio), ŝi mortis la 20-an de junio 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kató Bárczy devenis el hungara familio. Ŝia edukpatro instruis ŝin hejme al la aktorado. Ŝi debutis en Kispest en trupo de sia edukpatro en 1935. Post 4 jaroj ŝi edziniĝis (denove en 1943 kaj 1949), tiutempe ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis ekzemple al pluraj kabaredoj, Gaja Teatro (1948), Nacia Teatro (Miskolc) (1949), Teatro Madách (1950–1956). Post falo de la Hungara revolucio de 1956 la geedza paro disidis al Usono. Ŝi komence estis hungarlingva aktoro en Novjorko, poste hararisto. Hejmenvenintaj en 1976 ŝi forlasis la aktoradon, escepte ŝi havis televizian filman rolon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Úrilány szobát keres (1937)
  • Az utolsó dal (1942)
  • A tanítónő (1945)
  • Ami megérthetetlen (1954)
  • Szomszédok (televizia serio, 1988)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]