Opatija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Opatija estas urbo en Kroatio, ĉe la bordo de Adriatiko. Ĝi situas en la suda akselo de la duoninsulo Istrio, funde de Golfo Kvarner, ĉ. 10 km okcidente de Rijeko.

Marborda panoramo en Opatija

Ĝiaj koordinatoj estas 45,34° N / 14,31° E; ĝia loĝantaro estas ĉ. 13.000. Ĝi apartenas al la provinco Primorje-Gorski.

Pro sia ĉemara situo Opatija estas konata banloko. Ĝi posedas ankaŭ imponajn historiajn konstruaĵojn, precipe barokstilajn. Unu el ĝiaj emblemoj estas statuo de "junulino kun mevo", de Zvonko CAR, starigita en 1956, post kiam ŝtormo detruis statuon de Madono de Hans Rathautsky, starintan samloke. Rathautsky kreis ankaŭ la fontanon "Helios kaj Selena" (Suno kaj Luno).

Historio[redakti | redakti fonton]

Opatija, kies nomo signifas "abatejo", baziĝas sur benediktana abatejo nomata "Sankta Jakobo", fondita komence de la 12-a jarcento.

Ĝis komence de la 19-a jarcento Opatija, administrata de Aŭstrio-Hungario, estis trankvila vilaĝo de fiŝkaptistoj, maristoj kaj teksistoj. En 1838 estis konstruita laŭborda vojo, per kiu la urbo iĝis pli bone atingebla. Fine de la jarcento la aŭstria Südbahngesellschaft (Suda Fervoja Kompanio) konstruis linion de Vieno al Rijeko tra Opatija. Ĝia direktoro Friedrich Julius SCHÜLER taksis la lokon tre taŭga por sanatorio por pulmaj malsanuloj kaj konstruigis hotelon "Kvarner". Per tio komenciĝis la vigla epoko de turismo por la urbo.

Dum longa tempo la regiono de Istrio havis parte itallingvan loĝantaron kaj estis de Italio konsiderata kiel "ne-elaĉetita teritorio". Ĝia itala nomo estas Abbazia; la itala nomo de la abatejo estas San Ĝiacomo di Priluca. Inter 1924 (Traktato de Rapallo) kaj 1947 Opatija apartenis al Italio. Poste ĝi estis parto de Jugoslavio ĝis la ekesto de sendependa Kroatio en 1990.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo mortis: