László Sztojka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZTOJKA László [stojka] estis rumanuja hungara ĵurnalisto, poeto kaj verkisto naskita la 13-an de novembro 1909 en Hungario en Deĵo kaj mortinta la 12-an de marto 1986 en Kluĵo (jam en Rumanio).

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Sztojka frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Kluĵo. Post lernado de 1929 li estis ĵurnalisto de gazetoj Munkás, Ellenzék, Brassói Lapok, Erdélyi Szemle, Keleti Újság, Bácsmegyei Napló', Népújság', Nagyváradi Napló', Független Újság, ĉefkunlaborinto de Szamos­mente (1931–35); respondecredaktoro de Szamos­völgyi Napló (1934–38), Figyelő (1936–39) Szamos-vidék (1942– marto 1944). En la 1930-aj jaroj li komencis poemadi pro instigoj de Dezső Kosztolányi kaj Sándor Benamy. Post la 2-a mondmilito li estis oficisto, tamen li konstante kontribuis en diversaj revuoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Írások könyve. Liro, prozo, Kvár, 1930;
  • Sikolt a lélek, poemoj., Szamosújvár, 1934;
  • Tárogató, poemoj, Szamosújvár, 1934;
  • Ember, poemoj, Szamosújvár, 1936;
  • Férfiének, poemon, Dés, 1938;
  • Béke, poemoj, Dés, 1939;
  • Villon s a várúr lánya, lira teatraĵo, Dés, 1940;
  • Segíts, föld!, poemoj, Dés, 1941;
  • Hajnali csoda, rakontoj, Dés, 1942;
  • Őr, poemoj, Dés, 1943;
  • Üzenet, poemoj, Kvár, 1944;
  • A moldvai deák naplója, romano, Bk., 1968;
  • Pergő idő. Elektitaj poemoj 1934–1967, Bk., 1968;
  • Világ szelében, poemoj, Bk., 1986.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.