Léonce Rosenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léonce Rosenberg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1879 (1879-09-12)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 31-an de julio 1947 (1947-07-31) (67-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Alexandre Rosenberg
Frat(in)o Paul Rosenberg
Okupo
Okupo arthistoriisto • artkolektanto • artovendisto
vdr

Léonce ROSENBERG (12a de Septembro 1879 en Parizo – 31a de Julio 1947 en Neuilly-sur-Seine) estis artokolektisto, verkisto, publikigisto, kaj unu el la plej gravaj francaj artokomercistoj de la 20-a jarcento. Liaj plej gravaj efikoj estis subtenanto kaj promocianto de kubistoj, speciale dum la Unua Mondmilito kaj en la tuj postaj jaroj.

Li laboris kun sia frato Paul en la familia negoco. En 1906 Léonce kaj sia frato administris la familian artgalerion, tiam ĉe la Avenue de l'Opéra kiu estis ekzistanta ekde 1872. Ĝi specializiĝis en arto de la 19-a kaj de komenco de la 20-a jarcento, kiel impresionismaj kaj post-impresionismaj pentraĵoj.[1][2]

La du fratoj komerce disiĝis en 1910, kaj Paul pluis el novaj premisoj ĉe 21 Rue de la Boétie dum Léonce malfermis sian propran negocon, nome Haute Epoque, ĉe 19 Rue de La Baume, traktante vastan gamon de objektoj el francaj antikvaĵoj ĝis arkeologiaĵoj ĝis persaj miniaturoj.[3][2][4]

Léonce Rosenberg, tamen, tuj pli kaj pli interesiĝis pri avangarda eksperimentado kies centro estis Parizo, kaj li ekakiris verkojn de kubismaj artistoj, aĉetis ĉefe el la galerio de Daniel-Henry Kahnweiler, kiu estis tiam la ĉefa komercisto kaj promociisto de kubistoj.[4] Ĉirkaŭ 1914 lia kolekto inkludis verkojn de Pablo Picasso, Auguste Herbin kaj Juan Gris,[5] same kiel ekzemplojn de tipoj de azia, egipta kaj afrika arto kiuj estis inspirantaj la avangardan imagopovon.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]