Auguste Herbin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Herbin
Persona informo
Naskonomo Auguste
Naskiĝo 29-an de aprilo 1882 (1882-04-29)
en Quiévy,  Francio
Morto 31-an de januaro 1960 (1960-01-31) (77-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École des beaux-arts de Lille
Okupo
Okupo pentristo • dezajnisto • vidartisto
Verkoj Portrait de Madame Herbin
vdr

Auguste HERBIN (La 29-an de aprilo 1882 – la 31-an de januaro 1960) estis franca pentristo de moderna arto. Li estas plej bone konata pro sia kubismaj kaj abstraktaj pentraĵoj konsistantaj el kolorriĉaj geometriaj figuroj. Li kunfondis la grupojn Abstraction-Création kaj Salon des Réalités Nouvelles kiuj disvastigis ne-figuran abstraktan arton.

Kariero[redakti | redakti fonton]

La dekomenca influo de Impresionismo kaj de Postimpresionismo videbla en pentraĵoj kiujn li sendis al la "Salon des Indépendants" en 1906 grade malfermiĝis al aliĝo al Faŭvismo, kaj li elspoziciis en la "Salon d'Automne" en 1907. Li ekeksperimentis per Kubismo post sia translokiĝo en 1909 al la studioj de Bateau-Lavoir [baTO laVŬAr], kie li renkontiĝis kun Pablo Picasso, Georges Braque, Otto Freundlich kaj Juan Gris; li estis kuraĝigita ankaŭ per sia amikeco kun la artokolektisto kaj kritikisto Wilhelm Uhde. Lia verkaro estis ekspoziciita en la sama ĉambro kun tiu de Jean Metzinger, Albert Gleizes kaj Fernand Léger en la "Salon des Indépendants" de 1910, kaj en 1912 li partoprenis en la influa ekzposicio Section d'Or.

En 1914, je la eksplodo de la Unua Mondmilito, li estis sendevigita el militservo pro sia malalteco sed devis labori en fabriko de aviadiloj apud Parizo.[1]

Post produkti siajn unuajn abstraktajn pentraĵojn en 1917, Herbin altiris la atenton de Léonce Rosenberg kiu, post la Unua Mondmilito, faris lin parto de la grupo centrita al lia Galerie de l'Effort Moderne kaj ekspoziciis sian verkaron tie kelkajn fojojn en marto 1918 kaj 1921. La radikala kredo de Herbin en simplaj geometriaj formoj en pentrita ligno, kiel en Kolora lignoreliefo (1921; Parizo, Musée national d'Art moderne), defiis ne nur la statuson de la stabla pentrarto sed ankaŭ de la tradiciaj figur–fonaj rilatoj. La miskompreno kiun vekis tiuj defioj kaj rilataj meblodesegnoj, eĉ el tiuj kritikistoj plej favoraj al Kubismo, estis tiaj ke ĝis 1926 aŭ 1927 li sekvis la konsilon de Rosenberg reveni al la reprezenta stilo kaj produktis pentraĵojn en la stilo Neue Sachlichkeit (Nova Objektiveco).

Herbin mem poste lasis siajn pejzaĝojn, aĵpentraĵojn kaj ĝenrismajn scenojn de tiu periodo, kiel Kegloludistoj (1923; Parizo, Musée National d'Art Moderne), en kiuj la objektoj estis priskribitaj kiel skemaj volumoj. Pro influo de superrealismo, li iĝis pli kaj pli kritika de la raciaj formoj uzitaj de De Stijl. Post 1927 Herbin interesiĝis al mikrofotografioj de kristaloj kaj plantoj kaj komplete abandonis figurativan pentradon.[1]

En la 1930-aj jaroj, li kunfondis la grupon "Abstraction-Création" en Parizo kaj estis eldonisto kaj redaktoro de la gazeto Abstraction-Création. Art non figurativ. En la dua numero dela gazeto li verkis kontraŭ la aperinta faŝismo kaj ĉiatipa subpremado. Kiel membro de la komunisma "Association des Écrivains et Artistes Révolutionnaires" li subskribis tekston kontraŭ la politika indiferento de artistoj. Kritikanto de stalinismo, li lasis la komunistan partion en la 1940-aj jaroj.[1]

Ekde 1942, Herbin disvolvis lingvaĵon de formo kaj koloro, lian "plastikan alfabeton". Pli kaj pli, liaj pentraĵoj konsistis nur el kolorriĉaj aranĝoj de trianguloj, cirkloj kaj ortanguloj. En 1946 li estis unu el la fondintoj de la "Salon des Réalités Nouvelles", posteulo de "Abstraction-Création". Li poste estis vic-prezidanto de la grupo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Panelo pri vivo de Herbin, Haus Konstruktiv, Zuriko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • L’Art non figuratif, non objectif, enkonduko de Pierre Peissi, Paris, Édition Lydia Conti, 1949.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]