Wilhelm Uhde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Uhde
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1874 (1874-10-28)
en Strzelce Krajeńskie
Morto 17-an de aŭgusto 1947 (1947-08-17) (72-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco GermanioFrancio
Familio
Frat(in)o Anne-Marie Uhde
Edz(in)o Sonia Delaunay
Okupo
Okupo artkolektanto • fresco painter • artovendisto • arthistoriisto • juristoverkisto • kolektanto • galeriisto • artokritikisto
vdr

Wilhelm Uhde (naskiĝis la 28-an de oktobro 1874, en Friedeberg, Pomeranio (Pollando), mortis la 17-an de aŭgusto 1947 en Parizo) estis germana arta vendisto, kolektisto, kritikisto kaj verkisto, tre grava en la malkovro de talentaj pentristoj de impresionismo, faŭvismo[1], kubismo kaj primitiva aŭ naiva arto kiel Henri Rousseau kaj Séraphine Louis (Séraphine de Senlis).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de juĝisto Johannes Uhde, li studis juron en Dresdeno kaj arton en Munkeno. Advokato kiel profesiulo, li studis poste historion de arto en Florenco antaŭ ol instali sin en Parizo en 1904 kie li vizitis intelektan germanan grupon en Café du Dôme[2] kaj ankaŭ Delaunay, André Derain kaj Gertrude Stein. Li estis unu el la unuaj kolektistoj de verkoj de Pablo Picasso kaj Georges Braque, ekspoziciante iliajn verkojn en la galerio kiun li havis en Montparnasse sur Strato Notre Dame des Champs. En 1909 Picasso pentris lian portreton[3] kaj en 1907 li ekkonis la doganiston Rousseau kies unuan retrospektivon li organizis en 1907.

Kvankam samseksemulo, li estis edzigita en aranĝita geedzeco inter 1908-1910 kun Sonia Terk (poste Sonia Delaunay). En la komenco de la Unua mondmilito li devis reveni al Germanio kaj liaj posedaĵoj estis konfiskitaj de la franca ŝtato, dum lia kolekto estis aŭkcie vendita en Hôtel Drouot en 1921[4].

Inter 1919-1928 li vivis kaj laboris en Chantilly kun Helmut Kolle, kiun li ekkonis en Burg Lauerstein kaj kun kiu li publikigis almanakon Die Freude.

En 1922 li estis direktoro de la Galerio Gurlitt de Wolfgang Gurlitt (1888-1965) en Berlino, revenante al Francio en 1924 kune kun Kolle.

En 1928 li organizis la unuan ekspozicion de naiva arto en la franca ĉefurbo kun la partopreno de Henri Rousseau, André Bauchant, Camille Bombois, Séraphine Louis kaj Louis Vivin, ankaŭ konataj kiel la grupo de la sankta koro.

Kiel judo, li trapasis la Duan Mondmiliton ekzilita en la sudo de Francio kie li estis helpita de Jean Cassou, kritikisto kaj membro de la franca rezistado.

En 2008 li estis interpretita de aktoro Ulrich Tukur en la filmo Séraphine pri pentristino Séraphine de Senlis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Picasso et la tradition française, Parizo: Les Quatre Chemins, 1928
  • Cinq maîtres primitifs - Rousseau - Louis Vivin - Camille Bombois - André Bauchant - Séraphine de Senlis, traduko el la germana de F-ino A. Ponchont, antaŭparolo de Henri-Bing-Bodmer. Librairie Palmes - Philippe Daudy, éditeur, Parizo, 1949
  • De Bismarck à Picasso 2002 (Von Bismarck bis Picasso - Uhde, Wilhelm. - Zuriko: Römerhof-Verl., 2010, 1. eld.)
  • Vincent van Gogh in Farben - Londono: Phaidon, 1954, 3. eld.
  • Manet - Manet, Edouard. - Kolonjo: Phaidon-Verl., 1967
  • Vermächtnis an meine Freunde - Majenco: Ehglücksfurtner, 1948
  • Rousseau - Rousseau, Henri. - Berno: Scherz, 1948
  • Die Zukunft der deutschen Corps - Dresdeno, 1920
  • Das flammende Reich- Burg Lauenstein in Oberfranken: "Die Freude", 1921
  • Der Maler Helmut Kolle - Zuriko: Atlantis-Verlag, 1932
  • Leitgedanken zur Neugestaltung studentischen Lebens - Oetzsch/Leipzig: Hans Seligo, [1920]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Flügge, Paris ist schwer. Deutsche Lebensläufe in Frankreich. Das Arsenal, Berlino 1992, ISBN 3-921810-20-5
  • W. Uhde: Aufzeichnungen aus den Kriegsjahren. S. 59 ff.
  • Séraphine de Senlis, Editions Gallimard, Parizo, 2008, 55 pp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/1065326/Wilhelm-Uhde
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-19. Alirita 2014-02-14.
  3. http://www.artchive.com/artchive/P/picasso/uhde.jpg.html
  4. Malcolm Gee, Dealers, Critics and Collectors of Modern Painting; Aspects of the Parisian Art Market Between 1910 and 1930, Courtauld PhD Dissertation 1977, p25

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Uhde en la hispana Vikipedio.