Létající Čestmír

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Létající Čestmír estas porinfana ĉeĥa televidserio. Ĝi konsistas el 11 epizodoj ka produktiĝis dum la jaroj 1982 – 1984. En germanio oni ĝin spektigis kaj en orientgermana kaj en okcidentgermana televidoj, per titoloj: »Der fliegende Ferdinand«, »Der Zauberstein«, »Der blaue Stein«, »Der fliegende Cestmir«.

Ĝis nun nek pri la serio nek pri la libro ekzistas E-versio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La knabo Ferdinand TRENKEL estas suĉata en bluan ŝtonon al la planedo de la floroj. Tie li ricevas florojn kiuj specialan fenomenon kaŭzas: Se oni flaras la aromon oni atingas magian kapablon, po floro alian. Oni povas ekzemple flugi, aŭ per alia floro resaniĝi, aŭ per denove alia floro tuj esti plenkreskulo.

La infanoj volonte uzas tiujn eblecojn, kaj tio kaŭzas multajn malfacilaĵojn en la matura, serioza mondo. Eĉ frenezulejo havas sian certan rolon.

Kaj eĉ fiulo provas konkeri la florojn por misuzi ties kapablojn.

Teamo[redakti | redakti fonton]

Aktoroj Lukáš Bech (rolo: Ferdinand TRENKEL)
Žaneta Tomášková (rolo: Barbara BARTELS)
Jan Kreindl (rolo: infana David PELZ)
Jiří Lábus(rolo: plenkreskula David PELZ)
Ivan Vyskočil (rolo: instruisto Janda)
Jiřina Bohdalová (rolo: instruistino Knobloch)
Jiří Sovák (rolo: profesoro LANGMEIER)
Luděk Kopřiva (rolo: docento THIELE)
Petr Nározný (rolo: frizisto BLECHA)
Iva Janžurová (rolo: s-ino BLECHOVÁ)
Antonín Kala (rolo: Oskar BLECHA)
kaj multaj aliaj

Scenario: Miloš Macourek kaj Václav Vorlíček
Reĝisoro: Václav Vorlíček
Kamerao: Emil Sirotek
Muziko: Karel Svoboda

Laserdiskoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ĉeĥa parto de la entrepreno »Universal« 2004 aperis aŭd-laserdisko kun la muzikoj pri kaj »Ferdinando la fluganta« kaj »La vizitantoj«.

Simila jam en formo de sondisko haveblis, 1984 la germana entrepreno »Supraphon« eldonis, n-ro 1113 3473H.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]