Lāčplēsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lāčplēsis
epopeo
Aŭtoroj
Aŭtoro Andrejs Pumpurs
Lingvoj
Lingvo latva lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Ĝenro epopeo
vdr

Lāčplēsis estas eposo, bazita sur lokaj legendoj de la latva mitologio. La verkon kreis la latva poeto Andrejs Pumpurs inter la jaroj 1872 kaj 1887. Lāčplēsis de tiam estas konsiderita la latva nacia eposo.

Enhava resumo[redakti | redakti fonton]

La poemo rakontas la vivon de la legenda juna viro Lāčplēsis, kiun la dioj elektas iĝi heroo de sia popolo. La nomo signifas "urso-ŝiranto", ĉar en junaĝo – vivante kiel adopta filo de la reganto de Lielvārde – li mortigis urson per tio, ke li ŝire disigis la mandiblon kaj makzelon nur per la forto de siaj manoj. En la kastelo de la reganto Aizkrauklis, li spione observas la aktivecon de la sorĉistino Spīdola (Spīdala), kiu estas sub kontrolo de diablo, kiu reale estas perfidulo provanta anstataŭigi la tradiciajn diojn per kristanismo. La sorĉistino provas dronigi la junan viron en la rivero Daŭgavo, sed li estas savita per bona diino kaj portita al ŝia subakva kristala kastelo. Tie Lāčplēsis renkontas kaj enamiĝas al la knabino Laimdota. Mallonge poste, Lāčplēsis amikiĝas kun alia heroo, Koknesis ("ligno-portanto"), kaj kune ili studas en la kastelo de Burtnieks, la patro de Laimdota.

Kangars provokas militon kun la estonoj, kaj Lāčplēsis ekvojas por batali kontraŭ la giganto Kalapuisis, kun la celo gajni la rajton edziĝi kun Laimdota. Li venkas la giganton, kaj la du interpaciĝas kaj interkonsentas kune ekbatali kontraŭ komuna malamiko, la germanaj kristanaj misiistoj, gviditaj de la pastro Dietrich (Dītrihs). Lāčplēsis plenumas plian heroan agon, pasante la nokton en la dronita kristala kastelo, tiel ke rompiĝas la sorĉo kaj la kastelo povas releviĝi el la akvo. Laimdota kaj Lāčplēsis gefianĉiĝas. En la sekvaj epizodoj, Laimdota legas el la antikvaj libroj pri la kreado de la mondo kaj aliaj antikvaj latvaj instruoj.

Laimdota kaj Koknesis estas rabitaj kaj enkarcerigitaj en Germanio. La sorĉistino Spīdala konvinkas la heroon Lāčplēsis ke liaj du amikoj estus amantoj. Lāčplēsis revenas hejmen al Lielvārde, sed tiam tamen ekvelas direkte al Germanio. Lia ŝipo perdiĝas en la Norda Maro, kaj li estas bonvenigita per la filino de la Norda Vento. Dumtempe, Dietrich kaj la livonia princo Caupo en Romo renkontiĝas kun la papo por plani la kristanigon de Latvio. Lāčplēsis komencas la danĝeran revojaĝon de la Norda Maro al Latvio – interalie li batalas kontraŭ monstroj kun tri, ses kaj naŭ kapoj en sorĉita insulo. Fine, li renkontas Spīdola sur la insulo kaj liberigas ŝin el la kontrakto kun la kristaniga diablo. Same li trovas la amikojn Laimdota kaj Koknesis, kiuj eskapis de Germanio sed poste estis malliberigitaj sur la sorĉita insulo. Koknesis deklaras sian amon al Spīdola, kaj la kvar revenas al Latvio.

Duobla nupto estas celebrata dum la somermeza festo, sed la herooj baldaŭ poste ekvojas por batali kontraŭ la germanaj kristanige konkeraj kavaliroj de la Livonia ordeno. Post pluraj bataloj, la germanoj estas rebatitaj, kaj ilia gvidanto, episkopo Albert, organizas novajn batalantojn el Germanio, inkluzive de mistera "Nigra Kavaliro". Subaĉetite de Dietrich, Kangars eltrovas la sekreton pri la forto de Lāčplēsis kaj perfide malkaŝas ĝin al la germanoj: La patrino de Lāčplēsis estis ursino, kaj lia forto ligiĝas al siaj ursecaj oreloj. La germanaj kavaliroj venas al la kastelo Lielvārde oferante pacon. Lāčplēsis organizas amikecan kavaliran turniron, dum kiu li estas ŝovita lukti kontraŭ la germana Nigra Kavaliro. La kavaliro fortondas la orelojn de Lāčplēsi. La du luktantoj falas en la riveron Daŭgavo kaj malaperas.

Tago de Lāčplēsis[redakti | redakti fonton]

monumento de Lāčplēsis dediĉita al la liberigantoj de la urbo Jelgava dum la latvia milito de sendependeco

La "Tago de Lāčplēsis" (latve Lāčplēša Diena) celebriĝas la 11-an de novembro. En tiu tago la latvoj ne celebras la finon de la Unua Mondmilito dum la jaro 1918 (kiel faras la homoj en multaj aliaj landoj), sed la venkon super la kontraŭ-sendependisma armeo de Bermontianoj ĉe la batalo de Rigo la sekvan jaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]