Lương Ngọc Bảo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lương Ngọc Bảo
Dum la ferma ceremonio de la 97-a UK
Dum la ferma ceremonio de la 97-a UK
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1938
en Vjetnamio Vjetnamio
Lingvoj Esperanto
Nacieco vjetnamino
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1999
vdr

Lương Ngọc Bảo (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1938), vjetnama esperantistino, estas emerita instruisto pri matematiko. De 2008 ĝis nun, ŝi estas komitatano de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) kaj estro de ties Informada Komisiono.

Lương Ngọc Bảo esperantistiĝis en 1999, aktivadis kiel LKK-ano de 63-a IJK en 2007 en Hanojo. En 2008, ŝi vjetnamigis la originalan esperantan version de “La Zagreba Metodo” — lernolibro de Roger Imbert, Ivica Špoljarec, Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar —, samjare ŝi (kune kun s-ro Phan Hong Vuong) tradukis al la vjetnama la libron “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ” — kroata infana rakonto de Ivana Brilic — Mazuranic — el la esperanta versio de Maja Tišljar; regule ŝi aranĝas esperantajn kursojn kaj instruas Esperanton al komencantoj. Nun ŝi ankaŭ kune redaktas la retpaĝon de VEA: http://vea.vn/ Arkivigite je 2010-04-28 per la retarkivo Wayback Machine (vn); http://e.vea.vn/ Arkivigite je 2011-03-24 per la retarkivo Wayback Machine (eo) kaj la paperan bultenon de VEA: Verda Mesaĝo en Vjetnamio.

Ŝi flue parolas Esperanton, la vjetnaman, kaj iomete francan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]