La Bela Otero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Belle Otero, 1894
Kupolo de la Carlton-hotelo en Cannes, laŭdire konstruita laŭ la mamoj de La Bela Otero...

Agustina Otero Iglesias nomita La Bela OteroCarolina Otero (naskiĝinta en la 4-a de novembro 1868 en Pontevedro, mortinta en la 12-a de aprilo 1965 en Nico) estis hispana dancistino, aktorino kaj amaĵistino de Belle Époque.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Estante de familio malriĉa, ŝi kiel infano moviĝis al Santiago de Compostela por labori kiel domservistino. Kiel 10 jaraĝulino ŝi estis seksperfortita, kiu lasis ŝin sterila, kaj je la aĝo de 14 ŝi forlasis hejmon kun sia koramiko kaj dancanta partnero, Paco, kaj komencis labori kiel kantisto/dancisto en Lisbono. Ŝi laŭdire 14 jara geedziĝis kun itala nobelo, grafo Guglielmo. Ŝia dua edzo, kun kiu ŝi geedziĝis en 1906, estis René Webb, angla kotonkomercisto. En 1888 ŝi trovis sponsoron en Barcelono kiu transloĝiĝis kun ŝi al Marsejlo por antaŭenigi ke ŝia danckariero startu en Francio. Ŝi baldaŭ forlasis lin kaj kreis por si la figuron La Belle Otéro, andaluza ciganino. Ŝi iĝis stelulino de la famega kabaredo Les Folies Bèrgere en Parizo.

Kariero kiel amaĵistino[redakti | redakti fonton]

Ene de malmultaj jaroj Otero iĝis ŝajne la plej dezirata virino en tuta Eŭropo. Ŝi funkciis, antaŭ tiu tempo, kiel amaĵistino al riĉaj kaj potencaj viroj tiutempaj, kaj ŝi elektis siajn amantojn singarde. Ŝi kunestis kun elstaruloj kiel princo Alberto la 1-a de Monako, reĝo Eduardo la 7-a, reĝoj de Serbio kaj de Hispanio, kun la rusaj granddukoj Petro kaj Nikolao, kun la Duko de Westminster kaj la verkisto Gabriele D'Annunzio. Ŝiaj amaferoj igis ŝin fifama, kaj la envio de multaj aliaj rimarkindaj inaj personecoj de la epoko kreskis.

Ses viroj laŭdire faris memmortigon post kiam iliaj amaferoj kun Otero finiĝis, kvankam tio neniam estis dokumentita sendube. Estas fakto, aliflanke, ke du viroj batalis duelon pro ŝi. Ŝi estis bela, memkondidema, inteligenta, kun alloga figuro. Unu el ŝiaj plej famaj kostumoj lasis ŝian voluptan bruston parte kovritan per gluitaj altvaloraj gemoj, kaj la ĝemelkupoloj de Hotelo Carlton, konstruitaj en 1912 en Cannes, laŭdire estis modeligitaj laŭ ŝiaj mamoj.

Estis iam dirite de ŝi ke ŝiaj eksterordinare malhelaj okuloj tiel ensorĉis onin ke ili estis de tia intenseco ke estis maleble ne estu detenitaj antaŭ ili.

Filmaktorino[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1898, en Sankt Peterburgo la franca filmfunkciigisto Félix Mesguich (dungito de la Lumière-firmao) plenigis unu-minutan bobenon de Otero elfaranta la faman "Brilan valson". La projekcio da la filmo ĉe la Aquarium-varieteo provokis tian skandalon (ĉar ankaŭ oficiro de la armeo de la caro aperis en tiu frivola sceno) ke Mesguich estis forpelita de Rusio.

Vivo pli posta[redakti | redakti fonton]

Otero retiriĝis de la scenejoj post la Unua mondmilito , aĉetante domegon kaj posedaĵon je kosto de la ekvivalento de 15 milionoj da usonaj dolaroj. Ŝi akumulis masivan riĉaĵon tra la jaroj, ĉ. 25 milionojn da dolaroj sed ŝi perdis multon per vetludado. Ŝi por la resto de la vivo volis ĝui abundegan vivstilon, kaj vizitis la kazinojn de Montekarlo ofte. Ŝi vivis en pli kaj pli okulfrapa stato de malriĉeco ĝis ŝi mortis pro koratako en 1965 en sia unu-ĉambra loĝejo ĉe la Hotelo Novelty en Nico. Unu ŝia najbaro diris de la lastaj tagoj de Otero: "Ŝi konstante parolis pri sia pasinteco, kaj mi ne aŭskultis plu. Temis ĉiam estis pri la samo: festenoj, princoj, ĉampano."

De ŝia glortempo kaj kariero, Otero siatempe diris, "virinoj havas unu vivotaskon: esti belaj. Kiam oni iĝas maljuna, oni devas lerni kiel detrui spegulojn. Mi atendas la morton en granda mildeco."

Filmo pri Otero[redakti | redakti fonton]

Richard Pottier (reĝisoro): La belle Otéro, Les Filmes modernes, Franclando 1954 (92 min.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marie-Hélène Carbonel: La veritable biographie de la belle Otéro et de la Belle Epoque, Fayard, Paris 2003, ISBN 2-213-61555-1
  • Carlos Díaz Martinez (Hrsg.): La belle Otéro, Edicion Xerais de Galicia, Vigo 2001, ISBN 84-8302-699-6
  • Brygida M. Ochaim Claudia Balk: Varieté-Tänzerinnen um 1900. Vom Sinnenrausch zur Tanzmoderne, Ausstellung des Deutschen Theatermuseums München 23.10.1998 - 17.1.1999, Stroemfeld, Frankfurt/M. 1998, ISBN 3-87877-745-0
  • Carmen Posadas: La belle Otéro. Die große Verführerin der Belle Epoque; ein Leben wie ein Roman, Europa-Verlag, Hamburg 2003, ISBN 3-203-81250-9
  • Bernd Ruland: Hexe der Liebe: Die Faszinierende Geschichte der teuersten Frau der Welt, Schweizer Verlagshaus, 1966

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]