Saltu al enhavo

La Esperanta konjugacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jung, Teodor. La Esperanta konjugacio : kun pli ol 1000 ekzemploj plejparte Zamenhofaj, kai kun abundaj klarigoj kaj konsiloj precipe pri kunmetitaj verboformoj. Heroldo de Esperanto, Scheveningen, 1966. 245 p.


La Esperanta konjugacio estas verko de Teodor Jung pri la Ata-ita-diskuto. La verko apogas la atismon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Esperanta konjugacio

Citaĵo
 Ju pli atente oni studas la problemon de la pasivaj participoj en Esperanto, despli klare evidentiĝas kiel malfacile estas trovi vojon kondukantan al kontentiga solvo, ĝuste ĉar la partiismo, natura inklino en la mensa mekanismo de la homo, inside metis sian ungegon en ĝin kaj absurde dividis parton de nia movado en la tielnom atajn «atistoj» kaj «itistoj». Tamen, tiun dividon forte malaprobas pluraj samideanoj, kiuj ne ŝatas esti nomataj atistoj nek itistoj, sed simple esperantistoj, inter kiuj la aŭtoro de la recenzata libro.

Povas okazi, ke la ordinara esperantisto, antaŭ ol eklegi la verkon de sinjoro Jung, demandos al si kion celas la aŭtoro per tiu nova studo pri la Esperanta konjugacio. Ĉu la afero ne estas sufiĉe klara —li pensos— post la apero de la Simpozio (Stafeto); Esperanto moderna lingvo (Setála, Virborg, Stop Bowitz); Ne Kiel Meier! (Schwartz), kaj tiom da aliaj publikaĵoj pri la sama temo? Ĉu la oficiala decido de la Akademio de Esperanto ne metis finan punkton al la diskuto elektinte la plej konvenan solvon laŭ la strukturo mem de la lingvo, la uzado de Zamenhof, kaj la realaĵoj de la lingvo? — Al tiuj demandoj oni povas doni nur nean respondon. Malgraŭ ĉies klopodoj la problemo ŝajne daŭras. Do, ni ekzamenu nun, tiel senpartie kiel eble la verkon de sinjoro Jung kaj vidu ĉu li prezentas al ni ion novan, valoran aŭ konsiderindan. Jam en la antaŭparolo de la libro, la aŭtoro faras specialan atentigon: li diras, ke la libro ne prezentas la teorion de difinita «ismo» aŭ «skolo», sed en ĝi, surbaze de la Fundamento, de la deklaroj de Zamenhof, de la evoluo de la ekzistanta situacio, de la faktoj kaj cirkonstancoj, li klopodis montri vojon, kiun laŭ lia konvinko ĉiu esperantisto povas sekvi, se li nur havas la la seriozan volon al unueco kaj toleremo; kaj tiu intenco de la aŭtoro estas aplaŭdinda. Laŭ mia opinio post zorga tralego de la libro, la kerno de la studo de sinjoro Jung troviĝas en la tri jenaj punktoj kaj asertoj: 1) La tempa (-ata) konjugacio estas pli regula kaj pli klara ol la aspekta (-ita), do ni devas tre zorge konsideri la interesojn de tiuj milionoj da homoj kiuj devos lerni la Internacian Lingvon en la estonteco. («Tre klare estas, ke sistemo de verbaj formoj, kiuj celas montri tempon aŭ temprilaton, estas pli simpla ol sistemo kiu ligas al la tempoformoj ideon de aspektoj. Setala) («La tuta sistemo de Waringhien rompas la postulaton de analogio sed ankaŭ tiun de unusenceco de la elementoj. Setala, EML. p. 13). 2) Tamen, konsiderante alies opinion, la Regulo de Beaumont ŝajnas speciale atentinda pro la fakto ke ĝi prezentas taŭgan bazon por interkonsento inter tiuj, kiuj preferas uzi ĉiujn ses participojn kiel eble plej ekzakte laŭ la tempaj indikoj en la 6.a regulo de la Fundamento (do «tempe»), kaj tiuj, kiuj kutimas uzi kelkajn el la participoj laŭ alia kriterio («aspekte»). 3) Prezento de la tuta mekanismo de la aktivaj kaj pasivaj participoj, per ekzemploj plejparte zamenhofaj, pravigante la supran aserton. Mi ne dubas, ke la legado de ĉi tiu verko interesus la tutan esperantistaron se ĝi nur kuraĝus eklegi la unuan paĝon. Per tiu verko sinjoro Jung montris sian profundan komprenon de la temo kaj de la problemo kiun la uzo de la pasivaj participoj starigis antaŭ la bonvolaj esperantistoj, sed mi, post mia sperto kaj kompreno de la afero, ne povas eviti resti skeptika pri la rezulto. Al mi fariĝis evidente, ke en Esperantujo pravigoj ankaŭ ne efikas. Klanaj interesoj, personaj simpatioj kaj amikaj rilatoj, mensa mallaboremo por zorge konsideri kion ajn, flanke de la plejmulto, estas faktoroj decidaj. Tion pruvas la fakto, ke la aŭtoro de la libro estis devigita rekte adresi la libron al la Esperantista publiko ĉar liaj klopodoj por ke kompetenta kaj oficiala instanco ĉe la Akademio, ĝin ekzamenu, montriĝis vanaj, malgraŭ tio, ke li mem, estas Akademiano de antaŭ 33 jaroj, prestiĝa esperantisto, fondinto de «Heroldo de Esperanto» kaj ĝia redaktoro dum pli ol 40 jaroj. Mi estas profunde konvinkita, ke la afero estas nesolvebla en ĝia nuna stato, kaj ke nur la tempo kaj la fakta uzado de la ordinara} esperantistoj (kion ajn opiniu niaj verkistoj!) montros la irendan vojon. Tia estas la kaŭzo pro kiu ĝis nun mi ne volis enmiksiĝi en ĉi tiun disputon —kion pluraj esperantistoj riproĉis— kaj decidis agnoski por Boletin la oficialan sistemon de la Akademio de Esperanto.

Ce la fina punkto unu fojon plu mi rekomendas al ĉiuj esperantistoj la legadon de ĉi tiu grava kaj interesa studo de sinjoro Jung. La libro, cetere prilumas la strukturon de Esperanto kaj la tutan mekanismon de la konjugacio. Ĝi estos utila eĉ por tiuj, kiuj, parte aŭ tute, ne partoprenas la opinion de la aŭtoro. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n155 (maj 1966)
Citaĵo
 Firme mi opinias, ke estas vana la plua polemikado pri niaj participoj. Ĉio pridirebla estas jam pridirita,, kaj tial tiu problemo des pli fetoras ju pli oni ĝin movas, removas kaj dismovas.

Esperanto, kiel funkcianta lingvo, estas nun esplorinda nur per rigora analizo de faktoj. Ĉio subjektiva, persona, kaj precipe kontraŭ-persona nek solvas problemojn, nek instruas, nek helpas serenigi la mensojn; tial estas bedaŭrinde, ke en tiu-ĉi dua parto, Teo Jung ankoraŭ ripetadas la konatajn Logika, Mallogika, Racia kaj similajn, kiuj pruvas nenion. Pli bedaŭrinda estas la neamikeca atmosfero, kiu sentiĝas tra la tuta libro. Konsentite, pri la jam historia merito de Teo Jung; sed mi deklaras nedisputebla la meriton de Sroj Kalocsay kaj Waringhien, du el la plej kompetentaj kaj eminentaj esperantologoj. Kaj al neniu sincerulo povas plaĉi «La Plej Grava Ĉapitro» (pĝ 209) pri Ranoj kaj Ranestroj, instiganta al maldisciplino per subkompreneblai aludoj se ne tre sagacaj, ja tro sagecaj. La multaj ekzemploj kompilitaj de la aŭtoro povas esti utilaj al ĉiu, kiu deziras esplori la Zamenhofan uzadon. Menciinda estas la aserto (pĝ 129) «ke 99,8 % el la Zamenhofaj konjugaciaj ekzemploj trovigantaj en liaj diversaj verkoj, estas tempaj aŭ tempe klarigeblaj, kaj ke la restaj 0,2 % estas plejparte permeseblaj (Temas pri 2843 ekz.) Nu, se la t.n. AT-istoj trovas konformaj 999,5 ekzemplojn el mil; kaj la t.n. IT-istoj 1000 el mil, kie kuŝus la problemo se oni imitus kiel eble plej multe la stilon de la majstro, laŭ la rekomendo de la Unua Universala Kongreso? Per la kompilitaj ekzemploj Teo Jung celas pruvi, ke Zamenhof uzadis la participojn laŭ nur tempa maniero; ke eĉ ne du fojojn el mil li deviis; ke Prof. Waringhien eltiris el tiuj esceptoj (0,2 %) siajn regulojn. Sed Jung konfesas: «La trouzo de ITA estis konstatebla jam en la komenco de la ekzisto de Esperanto» (pĝ. 147). Kaj por reliefigi la «absurdecon» de tiu ITA-uzo li prezentas (pĝ 177) absurde paradoksajn frazojn, kies konsisto, sintakse malĝusta, dubigas min pri la sincereco de lia argumentado. Laŭ mia kompreno, prezenca ago aŭ agoserio estas tiu, kiu ankoraŭ ne atingis sian finon aŭ rezulton: «Skribata letero», «Li dormas». Nun, leganto, tralegu la tutan Zamenhofan verkaron kaj vi konstatos, ke Zamenhof skribis-ATA en tiu senco kaj ja ne por diri ke la ago atingis sian finon aŭ rezulton ĉu en la sama momento, ĉu jam antaŭe, ĉar en tiu senco Zamenhof uzadis-ITA, se necese kun tempa indiko por signi la momenton de la farigo: antaŭe, jam, nun, poste, pli frue... kio pruvas ke Zamenhof ne donis tempan karakteron al partiemoj, nek deviis de la ĵus substrekita regulo eltirita el lia uzado: «En tiu nokto Beltŝacar estis mortigita» (Daniel 5:30) kio signifas, ke en tiu nokto oni mortigis lin kaj ne iun tagon antaŭe laŭ la regulo de Jung. Pri la paradoksaj ekzemploj mi rimarkigas. ke ili aŭ ne havas tempindikojn do, nekomnletaj, aŭ konsistas el du propozicioj, kiujn disigas punktokomo, do malĝustaj. La rilaton inter ambaŭ rivelas la kunteksto aŭ nia imago. Ĉiu novas en sia gepatra lingvo aranĝi ridindajn frazojn, sed ne konsiderindajn se temas pri serioza studo. Ni analizu «la plei paradoksan» kai ankaŭ tiun de Prof. Waringhien: (nĝ 177,5). a) «Sur la strato kuŝis viro; liaj kruroj estis frakasitaj de bombo», b) «Sur la strato kuris viro; liaj kruroj estis frakasitaj de bombo». La unua komprenigas, ke li kuŝis ĉar li ne povis stari; la dua, ĉar kun frakasitaj kruroj oni ne povas kuri, ke la frakaso okazis dum kurado. Nun, ni ŝanĝu frakasitaj per frakasataj kaj ambaŭ frazoj restas same malklaraj. Kie estus la paradokso, se oni skribus klare: a) «Sur la strato kuŝis viro, ĉar liaj kruroj (aŭ kies kruroj) estis antaŭe frakasitaj de bombo», kaj b) «Sur la strato kuris viro, kaj bombo frakasis liajn krurojn»? Se oni nepre volas paroli pasive (kion ankaŭ Jung prave malkonsilas!) pĝ 226, ni havus: «Sur la strato kuris viro, kaj liaj kruroj estis frakasitaj de bombo». Jes, frakas... itaj de eksplod... inta bombo. Jung postulas frakasATAJ; ĉu do, de eksplodanta bombo? Tute certe, ĉar estus malsimetrie kun -inta. Tamen, se malfeliĉe, vi, Ter-ano iam devis aŭdi... Bum!!!, vi konstatis ke subite eĉ tio plej malglata jam glitis for! La prezenca ANTA, ne tie-ĉi; eksplodo ne havas por la homa menso prezencon surtere. Ankaŭ ne sur la Luno. La modela frazo de Prof. Waringhien tekstas: «Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita» (pĝ 163). Eble, ĉar en hospitalo oni operacias nur enirintojn, Prof. W. pro stila koncizeco ne konsideris neces alskribi tempindikon, t.e. «...en kiu li POSTE estis operaciita». Kun -ITA ĉar la ago plenumiĝis. Interesa deklaro, tiu de Jung, pĝ 165: «La sama frazo, cetere estus ne tre bonstila ankaŭ kun operaci ATA». Kaj li proponas operaciOTA, kio por ni estas alia historio. Resume, por Jung estis operaciita estas du unuigitaj vortoj —Kvazaŭ unu sola— kun signifo de pluskvamperfekto. Por Zamenhof ili estas du sendependaj, el kiuj la unua esprimas la tempon (pasintan, antaŭnunan), kaj la dua la fazon de la ago (plenumitecon, ĉu sammomentan, ĉu pli fruan).

Se Teo Jung volus tiel analizi, li trovus ke la Zamenhofa uzado ne estas devia, nek mallogika, sed laŭsistema kaj unueca. Kaj ni povus kune aplikadi nian tempon, ne por vane debata, sed por utile profita laboro. 
— Salvador Gumá. Boletín n159 (jan 1967)